Cassandra Fedele

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Cassandra Fedele (legu Kasandra Fedèle) estis unu el la virinaj protagonistoj de la epoko de humanismo, kiu verkis, precipe latine sed ankaŭ en la vulgara itala, eseojn kaj epistolojn, kaj estis tre estimata pro ŝia kulturo kaj agadoj en la artoj, de renomaj siatempaj humanistoj kaj granduloj de la politiko kaj kulturo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinte en Venecio en 1465, ŝi trovis en sia parencaro mediciniston, episkopon, advokaton kaj eĉ bankiston ŝarĝitan stampi la moneraron de la venecia respubliko. Filino de Anĝelo Fedele, venecia patricio, pri kiu preskaŭ tute mankas informoj, de kiu ŝi estis direktita al la studoj. Knabino mirinda, ŝi estis sendita studi ĉe Gasparino Borro, monaĥo, literaturisto kaj majstro pri retoriko, el kiu ŝi alprenis la grekan lingvon, filozofion kaj dialektikon.

Ĉe siaj scioj oni admiris ankaŭ nekomunan belon: el ŝi pentristo Giovanni Bellini inspiriĝis por fluigi el sia peniko admirindan portreton de juna belega virino. Kaj Anĝelo Poliziano, kiu ŝin renkontis en 1491, ŝin priskribas al Lorenzo de Mediĉoj tiel: “Temas, Lorenzo, pri mirindaĵo, ne malpli en la vulgara ol en la latina: diskretega “et meis oculis etiam bela (kaj laŭ mia okuloj ankaŭ bela)”, kaj la samo, poeto de la Stanze, al ŝi skribas ŝin laŭdante ĉar en ŝi li vidas ke la naturo ne kondamnis la virinan sekson al obtuzeco, eĉ ŝin vidas “distingiĝi “ĉar vi mastras la libron anstataŭ la lanon, la plumon anstataŭ ŝminkaĵon, la verkadon anstataŭ brodadon, kaj vi ne kovras la haŭton per blankaĵo sed papiruson per inko”. Malgraŭ neniam sukcesinte ascendi universitatan katedron, ŝi de 1487 ĝis 1497, multe aktivis en la humanistaj rondoj de Padovo, kaj intervene partoprenis en publikaj debatoj pri filozofiaj kaj teologiaj temoj, kun studentoj kaj profesoroj de la universitato.

Cassandra estis invitita universitate profesori en Hiapanio kaj korespondis dum ok jaroj kun la aragonaj eminentuloj de la tieja reĝa kortego, sed la milito provokita de la descendo de Karlo la 8-a (Francio) al Florenco, Romo kaj Napolo malhelpis la ekveturon de Cassandra. Ŝi prokrastis la ekveturon, sed la paco supervenis nur en 1490 kiam por Cassandra jam forvaporiĝis ĉiu ebleco forveturi antaŭ ŝia geedziĝo. Ŝi edziniĝis al kuracisto Gian Maria Mappelli, kaj tio bremsis la intensan korespondadon kun Lorenzo de Mediĉoj, kun la familio de Ludoviko Sforza de Milano ktp, kaj precipe kun humanistaj intelektuloj de la universitato de Padovo. Sed je la aĝo de tridek jaroj novaj progresoj en ŝiaj humanismaj interesoj ne plu eblis por la mirinda junulino.

Cassandra translokiĝis al insulo Kreto, tiam venecia posedaĵo, kun la edzo kiu tie plenumadis medicinajn eksperimentojn. Dum la revenvojaĝo, pro ŝippereo, ŝi perdis ĉiujn havaĵojn kaj tial troviĝis en stato de profunda malriĉeco. Krome, samtempe forpasis la patro kaj la edzo.

Spite de sia malfirma sano, kaj de konstante obseda malriĉeco, Cassandra Fedele ne senkuraĝiĝis, kaj daŭrigis labori, kiel priorino de orfejo, al ŝi konfidita de la papo, ĝis la aĝo de naŭdek jaroj. Okaze de ŝia morto, en marto 1558, ŝi estis akompanata per solena procesio al la preĝejo de Sankta Dominiko, kie ŝia korpo estis deponita sur marmora slabo kun la kapo kronita je laŭro kaj enmane kelkaj el ŝiaj libroj.

De ŝiaj verkoj bedaŭrinde malmulte restas kaj ŝia libro De ordine scientiarum (Pri la ordo de la sciencoj) neniam estis trovita.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Kio trovita ĝis nun legeblas en:

  • Antonino Fedele, Orazioni ed epistole di Cassandra Fedele, Il Poligrafo, Padova, 2010

[3]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Wikisource [4]