Castillejo de Mesleón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Castillejo de Mesleón
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 40593
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 111  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 17′ N, 3° 36′ U (mapo)41.280555555556-3.6013888888889Koordinatoj: 41° 17′ N, 3° 36′ U (mapo) [+]
Alto 1 003 m [+]
Areo 27,24 km² (2 724 ha) [+]
Castillejo de Mesleón (Provinco Segovio)
Castillejo de Mesleón (Provinco Segovio)
DEC
Castillejo de Mesleón
Castillejo de Mesleón
Situo de Castillejo de Mesleón
Castillejo de Mesleón (Hispanio)
Castillejo de Mesleón (Hispanio)
DEC
Castillejo de Mesleón
Castillejo de Mesleón
Situo de Castillejo de Mesleón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Castillejo de Mesleón [+]
vdr

Castillejo de Mesleón [kastiljeĤO demesleON] estas municipo en la oriento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Partido Judicial de Sepúlveda. Castillejo de Mesleón estas komprenebla etimologie kiel Kasteleto de Mesleón, aluda tiu lasta termino al soldularo aŭ ekloĝanto. Ĝi enhavas ankaŭ la submunicipon Soto de Sepúlveda, de 19 loĝantoj (2019), 3 km oriente de Castillejo.

Castillejo de Mesleón en la provinco Segovio.
Alia vidaĵo de la preĝejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia ebeneca municipa teritorio okupas totalan areon de 27,24 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 120 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 68 km de Segovio, provinca ĉefurbo; ĝi limas norde kun Boceguillas kaj ties submunicipo Turrubuelo, okcidente kun Barbolla, sudokcidente kun Sotillo, sude kun Cerezo de Arriba kaj oriente kun Riaza.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

La setlejo jam ekzistis en la 11-a jarcento, sed la plej frua mencio de la nomo 'Castillejo' estas de la 13-a jarcento, kaj aludas al iu fortikaĵo el kiu konserviĝis nenio. La aktuala municipo formiĝis el la absorbo de aliaj loĝlokoj. La plej frua referenco estas al Aldea de Esteban Ibáñez (Aldibáñez aŭ San Juan de Aldibáñez), 1 km okcidente laŭ la fluejo de la rivero Serrano, datita el la 6-a jarcento. Krome 1 500 m oriente, kontraŭ la fluejo de la sama rivero ekzistis domaro Santa Inés. La malapero de tiuj setlejoj, probable pro migroj al la plej loĝata setlejo, rezultis en iompostioma pliigo de la loĝantaro ekde la 15-a jarcento. Krome ekzistis alia municipo (nun submunicipo de Castillejo de Mesleón) nome Soto de Sepúlveda, je ĉirkaŭ 2 km, ankaŭ kontraŭ la fluejo de la rivero Serrano, oriente; ĝi estis aligita al Castillejo ĉirkaŭ 1850 kiam ĝi havis 82 loĝantojn.

Ricardo Díez Pascual estis urbestro el 1963 (ankoraŭ dum la frankisma diktaturo, poste venkinta en dek municipaj balotoj, ĉiam ĉe dekstra partio, dekomence ĉe tri diversaj partioj poste ĉiam PP) ĝis la regotempo 2015-2019, kio estas duonjarcento en estreco, nome eble la plej logdaŭra urbestro en Hispanio, aŭ unu el plej logdaŭraj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo kaj la ermitejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]