Castrojimeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Castrojimeno
municipo en Hispanio

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 40315
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 31  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 24′ N, 3° 51′ U (mapo)41.396944444444-3.8458333333333Koordinatoj: 41° 24′ N, 3° 51′ U (mapo) [+]
Alto 1 076 m [+]
Areo 18,32 km² (1 832 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Castrojimeno (Provinco Segovio)
Castrojimeno (Provinco Segovio)
DEC
Castrojimeno
Castrojimeno
Situo de Castrojimeno
Castrojimeno (Hispanio)
Castrojimeno (Hispanio)
DEC
Castrojimeno
Castrojimeno
Situo de Castrojimeno

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Castrojimeno [+]
vdr

Castrojimeno [kastroĥiMEno] estas municipo en la nordoriento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Partido Judicial de Sepúlveda. Castrojimeno estas komprenebla etimologie kiel Fortikaĵo de Jimeno (vidu suben en Toponimio).

Castrojimeno en la provinco Segovio.
La preĝejo.
Tradicia forno.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La loknomo devenas de la nomo de la kavaliro kiu reloĝigis la lokon, inter 1028 kaj 1035, nome navar-eŭska Ximeno Azenares​ kiu aldonis sian personan nomon, kaj tiel la la Mezepoko ĝis komence de la 19-a jarcento estis Castro Ximeno aŭ Castroximeno depende de la diversaj literumadoj (la litero «X» prononciĝis kiel nuna «J» nome [Ĥ]), kaj en 1829 aperis jam Castro Jimeno kaj poste kaj ĝis la aktualo Castrojimeno.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 18,32 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 32 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 330 el la 1910-aj jaroj.

Ĝi distas 77 km de Segovio, provinca ĉefurbo; ĝi limas kun municipoj Castro de Fuentidueña, Torreadrada, Castroserracín, Cobos de Fuentidueña, Carrascal del Río kaj Valle de Tabladillo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

En la Mezepoko, la municipo Castrojimeno apartenis al la municipo Sepúlveda, kies natura sekvanto estas la aktuala Comunidad de Villa y Tierra de Sepúlveda, en kiu ĝi enkadriĝas ene de Ochavo de Pedrizas y Valdenavares.

En 1558, la reĝo Filipo la 2-a, bezonanta monon, devis vendi heredajn jurisdikciajn senjorlandojn inter kiuj estis Carrascal kaj Castrojimeno.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]