Castronuño

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Castronuño
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47520
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 790  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 23′ N, 5° 16′ U (mapo)41.3887733-5.2633186Koordinatoj: 41° 23′ N, 5° 16′ U (mapo) [+]
Alto 700 m [+]
Areo 124 km² (12 400 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Castronuño (Provinco Valadolido)
Castronuño (Provinco Valadolido)
DEC
Castronuño
Castronuño
Situo de Castronuño
Castronuño (Hispanio)
Castronuño (Hispanio)
DEC
Castronuño
Castronuño
Situo de Castronuño

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Castronuño [+]
vdr

Castronuño [kastroNUnjo] estas municipo en la sudokcidento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Montes Torozos en la centrokcidento de la provinco, kaj tre ofte atribuita al la komarko Vintero, en hispana Tierra del Vino (Tero de Vino). Castronuño estas etimologie komprenebla kiel Fortikaĵo de Nuño alude al iama posedanto.

Castronuño en la provinco Valadolido.
La Montoj Torozos de la provinco Valadolido, flave, okcidente.
Rigardo al la rivero Doŭro el la rigardejo La Muela.
La preĝejo en la rigardejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 124,30 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 825 loĝantojn. Ĝi perdis 400 loĝantojn el 1991 pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 71 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj: tritiko, sekalo) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Maria de la Kastelo konstruita meze de la 13-a jarcento laŭ malfruromanika stilo sur monteto kiu utilas kiel rigardejo al meandro de la rivero Doŭro. Estas ankaŭ kvin ermitejoj. La konstruaĵo de la Akvobaraĵo de Castronuño rezultis en la kreado de humidejo kaj kareksejo kie trovis rifuĝon multaj bestospecioj, kaj precize akvobirdoj, nome Natura Rezervejo Riberas de Castronuño-Vega del Duero kunhavata kun Pollos, Torrecilla de la Abadesa kaj Tordesillas.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]