Castroverde de Campos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Castroverde de Campos
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49110
Demografio
Loĝantaro 259  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 58′ N, 5° 18′ U (mapo)41.97-5.3033333333333Koordinatoj: 41° 58′ N, 5° 18′ U (mapo) [+]
Alto 701 m [+]
Areo 64,4 km² (6 440 ha) [+]
Castroverde de Campos (Provinco Zamoro)
Castroverde de Campos (Provinco Zamoro)
DEC
Castroverde de Campos
Castroverde de Campos
Situo de Castroverde de Campos
Castroverde de Campos (Hispanio)
Castroverde de Campos (Hispanio)
DEC
Castroverde de Campos
Castroverde de Campos
Situo de Castroverde de Campos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Castroverde de Campos [+]
vdr

Castroverde de Campos [kastroBERde deKAMpos] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos, en plej nordoriento de la provinco, angule kun la Provincoj Leono kaj Valadolido. Castroverde de Campos estas etimologie tradukebla al Verda Loĝejfortikaĵo de Kampoj.

Municipoj de la komarko de Tierra de Campos en la provinco Zamora.
Preĝejo de Sankta Nikolao.
Urbodomo.
Ruinoj de iama preĝejo.
Kruco kaj ermitejo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 64,4 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 270 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 400 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 68 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.

Estas atestaĵoj de prahistoria loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Plej frua mencio estas de la jaro 916 kaj en 1129 jam havis propran foruon (leĝaron). En la 13-a jarcento estis konfliktoj kun la Ordeno de Sankta Johano.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (preĝejoj, ruinaj restaĵoj, kolombejoj, popola arkitekturo).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]