Caterina Benedicta Grazianini

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Caterina Benedicta Grazianini (1685-1715) estis itala komponisto de oratorioj en Vieno. Ŝi estis inter la virinaj komponistoj de oratorioj en Vieno kiu, laŭ Wellesz, estis regula kanonikino, prefere ol utiligita ĉe la kortego. Ĉi tiu grupo inkluzivis Maria de Raschenau, Maria Margherita Grimani kaj Camilla de Rossi.[1]

Grazianini estas konata nur pere de siaj du postlasitaj laboroj, la oratorioj S Gemignano vescovo e protettore di Modena (prezentitaj 1705 kaj 1715) kaj S Teresa. Sur unu el ĉi tiuj notindas ke ĝi estis elfarita por la sinjorinoj de Modeno kaj Brunsvigo kaj estis tre bone ricevita.[2] Ŝiaj laboroj estas en du sekcioj kaj itala uverturo, por kvar solistoj kaj ŝnura orkestro.[3]

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 67 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Raschenau
  2. Jackson
  3. Grazianini
  • Pendle, Karin Virinoj en Muziko: Historio "Muzikaj Virinoj de la Deksepaj kaj Dekokaj Jarcentoj" de Barbara Garvey Jackson, Indianao Universitata Gazetaro, Bloomington JE, 2001. ISBN 978-0-253-21422-5