Erigavo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ceerigaabo)
Erigavo
urbo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 41 000  () [+]
Geografio
Geografia situo 10° 37′ N, 47° 22′ O (mapo)10.61805555555647.37Koordinatoj: 10° 37′ N, 47° 22′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Erigavo (Somalio)
Erigavo (Somalio)
DEC
Erigavo
Erigavo
Situo de Erigavo
Erigavo (Somalio)
Erigavo (Somalio)
DEC
Erigavo
Erigavo
Situo de Erigavo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Erigavo [+]
vdr
Strato de Erigavo

ErigavoErigabo (en somala Ceerigaabo) estas la administra ĉefurbo de Sanaag, regiono de Somalio. Erigavo estas reklamita de Puntlando kaj Maĥiro la du aŭtonomaj regionoj de norda Somalio, sed ĝi estas sub kontrolo de Somalilando, ŝtato de nordokcidenta Somalio.[1]

Datumoj[redakti | redakti fonton]

Erigavo estas ankaŭ sidejo de lokaj NROj kaj registaraj funkciuloj de Somalilando. Erigavo havas hospitalon, kaj malgrandan flughavenon oriente de la urbo.

Je 10 km norde de Erigavo estas restaĵoj de arbaro de junipero[2], laŭlonge de montokrutaĵo kiu estas super la Golfo de Adeno. La montokrutaĵo estas proksimume 2,000 m super marnivelo, kie la ŝoseo el Erigavo falas al la marbordo. 2 km okcidente estas la plej alta pinto en Somalio (2,416 aŭ 2,450 m depende de la informoj), konata diverse ĉu kiel Shimbiris, Shimbir Beris (birdejo), Surad Cad, kaj aliaj nomoj. Shimbir Beris estis unu el la lokoj kie Sayyid Mohammed Abdullah Hassan konstruis fortikaĵon, kiu estis sekve atakita kaj detruita de britaj koloniaj armeanoj en 1920.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Erigavo estas la administra ĉefurbo de Sanaag, regiono de Somalio, kiu havas ĉirkaŭkalkulitan populacion de iom pli da 180,000. La urbo, je altitudo de 1,800 m super marnivelo, estas en la plej milda zono de tiu parto de Somalio.

Erigavo situas en nordorienta Somalio, je pinto de la plej alta montopinto en Somalio, tio estas ĉirkaŭ 2670 futojn super marnivelo. Ĝi estas ĉirkaŭita de ege belaj naturaj vidaĵoj kiel la Monto Daallo. Estas ŝoseo kiu iras ĝis la pinto de tiu alta monto. Je la montopinto, oni povas vidi la maron kaj etan vilaĝon nomitan Mait kiu estas je ĉirkaŭ 60 km for. Foje oni aŭdas la roradon de leopardoj.

Erigavo estas kreskanta urbo, sed ĝi ne havas bonkvalitajn ŝoseojn konektantajn al aliaj urboj de Somalio. La ŝoseo estis konstruita por kamionoj de la britoj dum la Dua Mondmilito, uzante la laboron de italiaj militprizonuloj. Antaxu tio estis delonge stablita vojo por kameloj. Olibano kreskiĝas tra la areo norde de la montokrutaĵo, kaj estas enspezofonto por la homoj de la areo. La zono ŝanĝis multe ekde kiam multaj loĝantoj revenis el la diasporo por konstrui domojn. La ĉirkaŭaĵo estas kie Sajid Muhammad `Abd Allāh al-Hasan, luktis kontraŭ britoj, italoj kaj etiopoj.

Popolo[redakti | redakti fonton]

Brutobredado estas la ĉefa enspezofonto por la loĝantaro de la regiono. Nomadoj bredas kaprojn, ŝafojn kaj kamelojn, en malferma kamparo pli apartenanta al klano ol posedata de posedantoj. En la urbo, gravas ankaŭ sendaĵoj de la familianoj kiuj loĝas ekster Somalio.

Distro kaj naturo[redakti | redakti fonton]

Dorka gazelo
Stepa alcelafo

Plej parto de la turistoj kiu venas al Erigavo emocias pro la ĉirkaŭaĵo en areoj kiel Monto Daallo kaj Surad kiu havas la plej belajn vidaĵojn en la tuta Somalio. Krom la plej alta pinto en Somalio (2,416 aŭ 2,450 m depende de la informoj), konata diverse ĉu kiel Shimbiris, Shimbir Beris, eblas ankaŭ ĝui la lokan naturon kun animaloj, inter kiuj la dorkas-gazelo, la stepa alcelafo, la hamadria paviano, aproj, la nana helogalo kaj birdoj kiel la Abdima cikonio kaj la aglo nome Lophaetus occipitalis.

Registaro[redakti | redakti fonton]

La urbestro de Ceerigaabo estas Mudane Ismaiil Haji Nuur, reprezente de la Ururka Dimuqraadiga Umada Bahawday (UDUB), dum 5 jaroj.

Telekomunikado[redakti | redakti fonton]

Erigavo havas modernan telefonsistemon kaj preskaŭ ĉiu en Erigavo ĝuas telefonlinion kaj poŝtelefonon, krom aliroj al Retumkafejoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 11° 09′ 47″ N 048° 12′ 00″ O / 11.16306 °N, 48.20000 °O / 11.16306; 48.20000 (mapo)