Celia Suñol i Pla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Celia Suñol i Pla

Celia Suñol i Pla (naskiĝis la 5-an de majo 1899(nun 1899-05-05), mortis la 8-an de junio 1986 en Barcelono) estis hispana verkistino en kataluna lingvo.[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Filino de Antonia Pla i Manent kaj de la politikisto Antonio Suñol i Pla, post jaroj de infanaĝo kaj adolesko de formado kaj stabileco, la morto de ŝiaj gepatroj markis turnopunkton en ŝia vivo.[2] En 1921 ŝi malsaniĝis de tuberkulozo kaj iris al Svislando por kuraci sin. Tie ŝi konis Kaj Hansen, kun kiu ŝi edziniĝis en Danio en 1922. Jaron poste ili revenis kune al Katalunio, kie ili havis sian filon Antoni. En 1929, Hansen mortis. Poste Celia Suñol edziniĝis kun Joaquim Figuerola, kun kiu ŝi havis, en 1931, sian filinon Rosa. En 1932 ŝi aliĝis kiel sekretariino al la Departemento de Kulturo de la kataluna registaro. En 1945 mortis Joaquim Figuerola. Du jarojn poste, ŝi gajnis la Premion Joanot Martorell, aktuala Premio Sant Jordi, kun sia Primera part. En 1950 ŝi eldonis L'home de les fires i altres contes. En la aĝo de sesdek kvin jaroj ŝi perdis la vidon.

Celia Suñol mortis en 1986, en la aĝo de 87 jaroj.[3]

Verkoj eldonitaj[redakti | redakti fonton]

  • 1947 — Primera part, Barcelono, Aymà. Reeldonita de Adesiara en 2014 kun la fragmentoj cenzuritaj de la faŝismo.[4]
  • 1950 — L'home de les fires i altres contes, Barcelono, Unuaranga.

Premioj kaj rekonoj[redakti | redakti fonton]

  • Premio Joanet Martorell de romano en 1947 por Primera part.

Referencoj[redakti | redakti fonton]