Celomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilustraĵoj de la celomo, genitalaj duktoj kaj nefridioj de diversaj specioj. Lameno 44 el «On the coelom, genital ducts, and nephridia. Quarterly journal of microscopical science» Vol 37 Paĝoj 477-510
Ilustraĵoj de la celomo, genitalaj duktoj kaj nefridioj de diversaj specioj. Lameno 44 el On the coelom, genital ducts, and nephridia. Quarterly journal of microscopical science Vol 37 Paĝoj 477-510

La celomo estas sekundara kavaĵo en la korpo de celomuloj. Ĝi estas de mezoderma origino kaj estas limigita per tegaĵo nomita peritoneo. En plenkreskoj, la celomo povas daŭri en diversaj korpokavaĵoj. Prabuŝuloj evoluigas la mezodermon kaj celomon tra procezo nomita skizocela. Ne ĉiuj duflankulaj bestoj evoluigas celomon; kelkaj estas sencelomuloj kaj posedas masivan mezodermon, dum aliaj estas pseŭdocelomuloj kaj havas celomsimilan kavaĵon nomitan pseŭdocelomo.[1]

La celomo permesas pli bonan dividon de taskoj kaj specialiĝon de la sistemoj kaj organoj de la korpo. Ĝi funkcias kiel transportsistemo por nutraĵoj, metabolitoj kaj spiraj gasoj, kaj provizore povas stoki rub-produktojn. Ĝi ankaŭ donas sendependecon al la organoj kaj permesas fiziologiajn funkciojn kiel la sendependan batadon de la koro kaj peristaltajn ondojn en la digesta vojo. La celomigata likvaĵo povas funkcii kiel interna hidrostatika skeleto. La ĉeesto de la celomo estis grava en la evoluo kaj diversigo de malsamaj bestgrupoj.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Díaz, J.; Santos, T. Zoología: Aproximación evolutiva a la diversidad y organización de los animales (en castellà). Editorial Síntesis, 1998. ISBN 84-7738-591-2.

Literaturo[redakti | redakti fonton]