Centra Universitato de Venezuelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Centra Universitato de Venezuelo
publika universitato • eldonejo de malfermita aliro
moto La casa que vence la sombra
La domo kiu venkas la ombron
Informoj
fondodato 1721
speco publika, aŭtonoma
Situo
Geografia situo 10° 29′ 18″ N, 66° 53′ 27″ U (mapo)10.4884-66.8907Koordinatoj: 10° 29′ 18″ N, 66° 53′ 27″ U (mapo)
lando Venezuelo
urbo Karakaso kaj Marakajo, Venezuelo
Retejo [Oficiala retejo Oficiala retejo]
Centra Universitato de Venezuelo (Venezuelo)
Centra Universitato de Venezuelo (Venezuelo)
DEC
Centra Universitato de Venezuelo
Centra Universitato de Venezuelo
Map
Centra Universitato de Venezuelo
vdr

La Centra Universitato de Venezuelo (aŭ Universidad Central de Venezuela, UCV, en la hispana) estas publika universitato de Venezuelo lokita en Karakaso. Ĝi estas vaste konsiderata kiel la plej altranga institucio en la lando. Fondita en 1721, ĝi estas la plej malnova universitato en Venezuelo kaj unu el la plej malnovaj en la okcidenta hemisfero.

La moderneca ĉefa universitata kampuso, "universitata urbo de Karakaso" aŭ Ciudad Universitaria de Caracas, estis projektita de la arkitekto Carlos Raúl Villanueva - ĝi estas konsiderata ĉefverko de urboplanado, kvankam la fasadoj nuntempe estas multloke difektitaj, kaj estis deklarita Monda Heredaĵo de Unesko en 2000.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

Universitata Urbo[redakti | redakti fonton]

Botanika Ĝardeno de la Centra Universitato de Venezuelo.
Ejo nomata "Nenies Tero".

La Universitata Urbo de Karakaso, tereno de la Centra Universitato de Venezuelo, estis deklarita Monda Heredaĵo de Unesko en la jaro 2000.

Ĝi estas verko de la venezuela arkitekto Carlos Raúl Villanueva kaj tutmonda avangarda artistaro, kaj "... konsistigas ekzemplon de la plej altaj idealoj de urbismo, arkitekturo, kaj arto, reprezenta pri la moderna utopio, kiu esprimas la sopiron atingi idealan mondon de perfekto por novaj socio kaj homo" (UNESCO, 2000).

Post sia fondiĝo, la entra Universitato de Venezuelo havis 3 situojn: unue kie funkciis la origina Seminario Santa Rosa, aktuala situo de la Urbopalaco de Karakaso, kaj poste ĝi estis translokigita al la ejoj de la Monaĥejo Sankta Francisko, aktuala situo de la Palaco de la Akademioj, ambaŭ centre de Karakaso.

Jam en la 1940-aj jaroj, dum la ŝtatprezido de Eleazar López Contreras, la universitatejo malsufiĉis por la nombro de studentoj, kaj oni komisiis konstruon de nova domaro por la universitato, unue en la urba ĉirkaŭo de Karakaso. Oni elektis kaj eksproprietigis la terenon, interalie la Bienon Ibarra (kiu jam ne estas en la ĉirkaŭo, sed en la centro de la urbo), iaman proprieton de la Liberiginto Simón Bolívar, kaj la dezajnon oni komisiis al Carlos Raúl Villanueva. La ĉefdomo de la Bieno Ibarra ankoraŭ estas konservata kiel memoraĵo kaj videbla en la tereno de la Universitata Urbo. La konstruo finiĝis en 1940, la translokiĝo efektiviĝis en 1953, kaj plivastiĝo ankoraŭ daŭras.

La universitatejo inkludas pli ol 70 konstruaĵojn kaj ankaŭ la Botanikan Ĝardenon de Karakaso, la dua plej grava biblioteko de la lando, kaj 9 el la 11 fakojn de la universitato. Centre de la Universitata Urbo troviĝas la Aula Magna, aŭditoriego akustike elstara danke al la Ŝvebantaj Nuboj de Alexander Calder, kiuj kovras la tutan plafonon kaj internajn flankojn. La aliaj du fakoj, nome Bestomedicino kaj Agronomio, havas terenon en la kvartalo El Limón de la urbo Marakajo, okcidente de Karakaso.

Ekzistas projekto por plivastigi la Universitatan urbon en la zono nomata Zona Rental de Plaza Venezuela. La pria konkurso jam okazis kaj arkitektoj el diversaj nacioj montris siajn ideojn por tiel plivastigi la Mondan Heredaĵon. Oni ne scias, kiam la konstruo ekos.

Famaj profesoroj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

la moderneca "universitata urbo de Karakaso"
la fakultato de inĝenierado