Cetin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
fortikaĵo Cetin

La ruino de la mezepoka fortikaĵo Cetin troviĝas en la komunumo Cetingrad de Kroatio (geografiaj koordinatoj 45.138° norde, 15.732° oriente).

Dum la mezepoko Cetin estis podedaĵo de la kroatia nobela dinastio Frankopanidoj. Ivan Frankopan Cetinski mortis dum la jaro 1493 en la historia armea batelo sur kampo Krbava. Lia filo Franjo Frankopan (hungare Ferenc Frangepán) estis arkiepiskopo de la arkiepiskopejo Kalocsa-Kecskemét kaj episkopo de la arkiepiskopejo Eger. La 1-an de januaro 1527 la anoj de la kroatia parlamento Sabor en Cetin elektis Ferdinandon la 1-a de la dinastio Habsburg reĝo de Kroatio.

Inter la 16-a kaj 19-a jarcentoj Cetin estis lima fortikaĵo: dum la militoj inter Aŭstrio-Hungario kaj la Osmanida Imperio la fortikaĵo grave difektiĝis. Dum la 19-a jarcento la loĝantoj de la fortikaĵo forlasis la lokon kaj la loka juĝejo translokiĝis al la apuda loĝloko Cetingrad.

vidaĵo de la fortikaĵa ruino al Bosnio
vidaĵo de la fortikaĵa ruino al Bosnio