Charlie's Angels

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charlie's Angels
televida serio
Originala titolo Charlie's Angels
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro crime television series, televida dramserio, agada televida serio
Aktoroj Farrah Fawcett • Kate Jackson • Jaclyn Smith • Cheryl Ladd • Tanya Roberts • David Doyle
Muziko de Jack Elliott
Amplekso
Sezonoj 5
Epizodoj 115
Daŭro sen reklamoj 45
Elsendo
Elsendita 21 mar. 1976 – 24 jun. 1981
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr


Charlie's Angels (La anĝeloj de Charlie) estas usona televidserio pri krim-fikcio kiu estis elsendita per la kanalaro ABC el la 22a de septembro, 1976, al la 24a de junio, 1981, produktita dum kvin sezonoj kaj 110 epizodoj. La serio estis kreita de Ivan Goff kaj Ben Roberts kaj estis produktita de la produktoro Aaron Spelling. Ĝi prezentas la kontraŭkrimajn aventurojn de tri virinoj kiuj laboras per agentejo de privataj detektivoj en Los Angeles, Kalifornio, kaj origine estis stelulita de Kate Jackson, Farrah Fawcett (listigita kiel Farrah Fawcett-Majors), kaj Jaclyn Smith en la ĉefaj roloj kaj kun John Forsythe por havigi la voĉon de ilia estro, la nevidita Charlie Townsend, kiu direktoris la kontraŭkrimajn operaciojn de la "Angels" per parolfono.[1] Estis kelkaj ŝanĝoj en la aktorinaro: post la foriro de Fawcett kaj Jackson aldoniĝis Cheryl Ladd, Shelley Hack, kaj Tanya Roberts.[2]

Cheryl Ladd (meze) en Charlie's Angels, denove blondulino (supozita fratino de la iama rolulo) inter du brunulinoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bergan, Ronald (4a de aprilo 2010). "John Forsythe obituary". Theguardian.com. Alirita la 17an de aprilo 2019.
  2. News, A. B. C. (22a de septembro 2016). "'Charlie's Angels' Celebrates 40th Anniversary". ABC News. Alirita la 17an de aprilo 2019.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]