Cheryl Ladd

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cheryl Ladd
Persona informo
Naskonomo Cheryl Jean Stoppelmoor
Naskiĝo 12-an de julio 1951 (1951-07-12) (72-jaraĝa)
en Hurono
Religio protestantismo vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko San Antonio vd
Ŝtataneco Usono vd
Subskribo Cheryl Ladd
Familio
Edz(in)o David Ladd • Brian Russell • Brian Russell vd
Infanoj Jordan Ladd vd
Profesio
Okupo aktorokantisto • televida aktoro • filmaktoro • verkisto vd
Aktiva dum 1970– vd
Verkado
Verkoj Charlie's Angels ❦
Josie and the Pussycats ❦
Where Is Someone To Love Me ❦
Take A Chance vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Cheryl LADD (denaske Cheryl Jean Stoppelmoor; 12a de Julio, 1951) estas usona aktorino, kantistino kaj verkistino ĉefe konata pro sia rolo kiel Kris Munroe en la televida serio de ABC nome Charlie's Angels, al kies aktoraro ŝi aliĝis en ĝia dua sezono en 1977 por anstataŭi Farrah Fawcett-Majors. Ladd restis en la serio ĝis ĝia finigo en 1981. Kinroloj ŝiaj estis en filmoj Purple Hearts (1984), Millennium (1989), Poison Ivy (1992), Permanent Midnight (1998), kaj Unforgettable (2017).

Kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝi ekkarieris en Holivudo por muziko de animacio kaj roloj en reklamaĵoj kaj epizoda televido, inklude gataperojn en programoj kiel The Rookies, The Partridge Family, Police Woman, The Muppet Show, Search kaj Happy Days.[1]

Ladd (meze) en Charlie's Angels, denove blondulino (supozita fratino de la iama rolulo) inter du brunulinoj.

Ŝi partoprenis en Charlie's Angels de 1977 ĝis 1981, anstataŭante Farrah Fawcett-Majors, kiu lasis la serion por ekaktori en kino. Por fari akceptebla la transiron en la publiko, la produktoroj prezentis Ladd kiel la rolulo de juna fratino de la rolulo de Fawcett, nome Kris, kio tuj faris ŝin parto de la "Angels family". En sekvaj jaroj, tiu praktiko anstataŭi "Angels" iĝis ofta; tamen Ladd restis parto de la ĉefa aktoraro dum kvar sezonoj en la serio ĝis ĝia finigo en Junio 1981.[2]

Dume Ladd profitis sian popularecon por sia muzika kariero, kaj ekzemple ludis por la Nacia Himno en la 14-a Super Bowl en Januaro 1980, kaj publikigis tri albumojn, atingante diversajn agnoskojn.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. de Arakal, Byron (Oktobro 1981). "Cheryl". Orange Coast Magazine. Emmis Communications. pp. 19–24. Alirita la 29an de Julio, 2017.
  2. Mansour, David (2011). From Abba to Zoom: A Pop Culture Encyclopedia of the Late 20th Century. Andrews McMeel Publishing. p. 79. ISBN 9780740793073. Alirita la 29an de Julio, 2017.
  3. "Lost in the '70s: Cheryl Ladd, "Think It Over"". Popdose. 12a de Februaro, 2009.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]