Charlie Chan

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Charlie CHAN estas fikcia usona kaj ĉindevena detektivo, kreita en 1925 de la verkisto Earl Derr Biggers. Li fariĝis la ĉefpersono de multaj romanoj, de ĉirkaŭ dek du filmoj, bildliteraturaĵoj, radio-dissendaĵoj, desegnofilmoj, kaj tiel plu.

Unue serĝento de la polico de Honolulu, li estas edziĝinta kaj havas 14 infanojn. Chan estas sufiĉe korpulenta, tamen moviĝas gracie.