Saltu al enhavo

Chordeiles

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Komunaj noktofalkoj
Amerika kaprimulgo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kaprimulgoformaj Caprimulgiformes
Familio: Kaprimulgedoj Caprimulgidae
Genro: Chordeiles
Swainson, 1832
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Chordeiles estas genro de birdoj de amerikaj noktofalkoj de la familio de Kaprimulgedoj.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La genron Chordeiles enkondukis en 1832 la angla zoologo William Swainson kun Caprimulgus virginianus, Gmelin, JF, 1789, kiel la tipa specio.[1] Tiu estas juna sinonimo de Camprimulgus minor, Forster, JR, 1771, nome Amerika kaprimulgo.[2] La genronomo estas derivita el la grekaj χορδη/ĥordē signife "akordo" kaj δειλη/deilē signife "vespero".[3]

La genro enhavas la jenajn ses speciojn::[4]

Bildo Scienca nomo Ordinara nomo Distribuado
Chordeiles pusillus Nana kaprimulgo norda Sudameriko
Chordeiles rupestris Sablokolora kaprimulgo Bolivio, Brazilo, Kolombio, Ekvadoro, Peruo, kaj Venezuelo
Chordeiles minor Amerika kaprimulgo Sudameriko ĝis norda Nordameriko.
Chordeiles acutipennis Minora kaprimulgo Usono ĝis Sudameriko
Chordeiles gundlachii Antila kaprimulgo Grandaj Antiloj, Bahamoj kaj Florida Keys en Usono
Chordeiles nacunda Nakunda kaprimulgo Argentino, Bolivio, Brazilo, Kolombio, Ekvadoro, Franca Gujano, Gujano, Paragvajo, Peruo, Surinamo, Trinidado kaj Tobago, Urugvajo, kaj Venezuelo

Alternativaj nomoj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Swainson, William. (1831) Fauna Boreali-Americana, or, The Zoology of the Northern Parts of British America 2: The Birds. London: J. Murray. la titoldato estas 1831 sed la volumo estis publikigita en 1832. (1991) “Clarifications and corrections of the dates of issue of some publications containing descriptions of North American birds”, Archives of Natural History 18 (3), p. 381–405 [392]. doi:10.3366/anh.1991.18.3.381. 
  2. (2013) The Howard & Moore Complete Checklist of the Birds of the World, 4‑a eldono 1: Non-passerines, Eastbourne, UK: Aves Press. ISBN 978-0-9568611-0-8.
  3. . Chordeiles. The Key to Scientific Names. Cornell Lab of Ornithology. Alirita 22a de Junio 2025 .
  4. Frogmouths, Oilbird, potoos, nightjars. IOC World Bird List Version 15.1. International Ornithologists' Union (February 2025). Alirita 22a de Junio 2025 .