Christian Friedrich Timme

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christian Friedrich Timme
Persona informo
Naskiĝo 30-an de marto 1752 (1752-03-30)
en Arnstadt
Morto 7-an de junio 1788 (1788-06-07) (36-jaraĝa)
en Erfurto
Okupo
Okupo teatra reĝisoroverkisto • pentristo
vdr
La ĝardenista domo en la kastela parko, la deĵorloko de la patro de Timme

Christian Friedrich TIMME (naskiĝinta la 30-an de marto 1752 en Arnstadt, mortinta la 7-an de junio 1788 en Erfurto) estis germana verkisto de la malfrua raciismo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de la kortega ĝardenisto li pasigis la junulajn jarojn en Arnstadt antaŭ la ekstudo. Post magistriĝo li ekverkistis en 1778; en Lepsiko li estis en 1779, poste privatdocento en Erfurto kaj pentristo kaj verkisto. Inter 1780 kaj 1782 li liveris plurajn kontribuaĵojn al Miscellaneen artistischen Inhalts de Johann Georg Meusel.

Ekde 1781 li kunlaboris ĉe la gazeto "Erfurtische gelehrte Zeitung" kie aperis fare de li la unua recenzo je La Rabistoj de Friedrich Schiller. En 1782 Timme gvidis la teatron "Gesellschafts-Theater" fonditan laŭ instigo de Karl Theodor von Dalberg. Eldonisto de satira-morala semajngazeto (Der Luftbaumeister) Timme estis unu jaron ekde 1784. Malgraŭ sukceso verkista li ekŝatis alkoholon tro kaj povriĝis vivante en Erfurto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Der abgedankte Officier oder Joseph der Gute, komedio, 1778
  • Die gute Ehefrau, komedio, 1779
  • Faramonds Familiengeschichte in Briefen, 4 vol., 1779-1781
  • Der schöne Leutnant oder Die Verwandlung, komedio, 1781
  • Der Tausch der Brüder oder Das Schenie, farso, 1781
  • Der Empfindsame Maurus Pankrazius Ziprianus Kurt, auch Selmar genannt. Ein Moderoman, 4 vol., 1781-1783
  • Wenzel von Erfurt. Eine Robinsonade, 4 vol., 1784-1786
  • Der Luftbaumeister. Eine Wochenschrift, satyrisch-moralischen Inhalts, 2 vol., 1784-1785
  • Wilhelm von Raschwiz oder Stufenleiter von Unbesonnenheit zur Ausschweifung und von dieser zum Verbrechen und Elend, 3 partoj, [la trian parton finis nekonato], 1787-1789

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Michael Ludscheidt (eld.): Aufklärung in der Dalbergzeit. Literatur, Medien und Diskurse in Erfurt im späten 18. Jahrhundert, Erfurt 2006

Fonto[redakti | redakti fonton]