Christian Hagans
Christian Hagans | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de septembro 1829 en Erfurto |
Morto | 26-an de aŭgusto 1908 (78-jaraĝa) en Erfurto |
Ŝtataneco | Germana Imperiestra Regno |
Okupo | |
Okupo | inĝeniero railway engineer (en) |
Christian HAGANS (naskiĝinta la 27-an de septembro 1829 en Erfurto, mortinta samloke la 26-an de aŭgusto 1908) estis germana lokomotivfabrikanto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]La filo de forĝisto trejnitis kiel seruristo kaj frekventis la lernejon Gewerbeinstitut en Berlino antaŭ ol plukleriĝe vojaĝi. Li laboris en Szeczin ĉe la posta Vulcan-ŝipfarejo kaj en Hagen kie li unuafoje estis en kontakto kun fervoja tekniko. Post la morto de la patro li transprenis en 1854 lian atelieron, al kiu apartenis ankaŭ vendejo por feraĵoj. Tri jarojn poste Hagans fondis sur propra grundo fergisejon, kie li paŝon post paŝo faris agrikulturajn maŝinojn kaj ekipaĵojn por muelejoj, sukerfabrikoj kaj salfarejoj.
En la jaro 1864-a li ekigis la fabrikadon de duonlokomotivoj (Lokomobil) (1864) kaj de lokomotivoj (1872). Pro la malgrandeco de la uzino Hagans limigis sin je etŝpuraj maŝinoj. Nur multe pli malfrue li ankaŭ produktis grandajn tendrolokomotivojn normalŝpurajn. En la nova uzino en Erfurt-Ilversgehoven (norde de Erfurto, hodiaŭ parto de la turingia ĉefurbo), kiu transiris en 1916 en la posedon de la maŝinfabriko Wolf el Magdeburg-Buckau, li farigis ankaŭ grandajn lokomotivojn, eĉ tiajn kun trentendroj. Fino de surloka lokomotivfabrikado estis en 1928.
Graveco
[redakti | redakti fonton]La nomo de Hagans ĉiam estos en konekto kun speciala lokomotivspeco taŭga por kurbozaj linioj. Ili inter 1890 kaj 1910 grandnombre ankaŭ eksportitis. La malfacilaj kondiĉoj de la turingiaj pejzaĝoj (i.a. kun ĝiaj montoj) inspiris lin plani la t.n. Hagans-lokomotivon. Lin centprocente subtenis Locher, la tiama komisiito pri lokomotivoj de la prusia fervoja direkcio en Erfurto. Sur tiu reto veturis ne tute 100 specoj T 13 respektive T 15 kun kvar respektive kvin aksoj. Ankaŭ kavaksa versio liveritis, aparte por etŝpuraj maŝinoj.