Saltu al enhavo

Christiane Schmidt-Rose

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christiane Schmidt-Rose
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1958 (1958-11-30) (65-jaraĝa)
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Kristandemokrata Unio de Germanio
Christian Democratic Union district association Weimarer Land (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Christiane SCHMIDT-ROSE (naskiĝinta en 1959 en Olpe) estas germana politikistino de CDU kaj de 2018 landa konsilistino por distrikto Weimarer Land. De novembro 2023 estas ŝi krome ĉefino de la distrikta CDU-partifilio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Schmidt-Rose estas diplomiĝinta ĝardenfakulino. En 1994 ŝi sekvis la edzon, kiu estis karieronta en la ministerio pri financoj de Turingujo. Kelkajn jarojn deĵoris ŝi kiel memstara konsilistino pri hortikulturo antaŭ ol labori kiel sekciestrino je Lehr- und Versuchsanstalt Erfurt apud Krämpfer-ĝardenoj.[1]

Politikista kariero[redakti | redakti fonton]

Schmidt-Rose regionpolitkiste jam pli malfrue aktivis. Okaze de la balotadoj por landa konsilistado de 2006 ŝi nesukcese kandidatis kontraŭ Hans-Helmut Münchberg. Ĝis elektiĝo je edukadkomisiono en 2013 ŝi gvidis la financan komisionon de distrikto Weimarer Land. Kvin jarojn ŝi sekve respondecis gvide pri lernejara administrado.

En 2018 okazis la dua kandidatiĝo pri landdistrikta konsilisteco. Kun 60,4 elcentoj ŝi klare venkis kaj iĝis sekvanto de Münchberg.[2] En julio 2023 estis anoncita ŝi denovan sinpretigon por la sama ofico.[3]

En la 4.11.2023 posteulis ŝi Mike Mohring kiel distriktan partiestron.[4] En la 9.6.2024 ŝi estis je dispono je elektiĝo kune kun Dirk Geyer de AfD por nova periodo kiel supera konsilisto de la distrikto Weimarer Land. 58,6 elcentoj de la voĉdonintaj manifestis la volon ke ŝi daŭrigu sian laboron.[5]

Schmidt-Rose havas du plenkreskulajn infanojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  1. "Landrats-Wahl 2024 im Weimarer Land: Diese Kandidaten treten an" - ĉe: Mdr.de, 5.6.2014
  2. "Wahlen in Thüringen"
  3. "CDU Weimarer Land klärt Kandidatenpaket für das Wahljahr 2024
  4. "Parteien: Schmidt-Rose neue CDU-Kreisvorsitzende im Weimarer Land" - ĉe: Die Zeit, 4.11.2023
  5. "Stichwahl im Weimarer Land: Amtsinhaberin bleibt Landträtin" - Ĉe: mdr.de, 9.6.2024