Christoffer Jacob Boström

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christoffer Jacob Boström
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1797 (1797-01-01)
en Piteå city Parish
Morto 22-an de marto 1866 (1866-03-22) (69-jaraĝa)
en paroĥo de la katedralo de Upsalo
Tombo malnova tombejo de Upsalo
Lingvoj sveda
Ŝtataneco Svedio
Alma mater Universitato de Upsalo
Familio
Frat(in)o Erik Samuel Boström
Okupo
Okupo filozofoverkisto
vdr

Christoffer Jacob Boström (naskiĝinta la 1-an de januaro 1797 en Piteå/ Norrbottens län, mortinta la 22-an de marto 1866 en Upsalo) estis sveda filozofo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post studoj en Upsala li magistriĝis en 1824 pri filozofio kaj iĝisen 1833 instruisto de la reĝaj princoj en Stokholmo. En 1837 Boström estis helpisto ĉe la filozofia fakultato de la Upsala Universitato kaj inter 1840 kaj 1863 orda profesoro.

Estante la plej memstara kaj elstara filozofo de Svedio li preferis vivan instruon de la junuloj anstataŭ mavivan docentadon per plumo pro kio liaj skribitaĵoj relative malabundis.

Lia filozofio estas idealismo firma kaj racia laŭ propra kritiko kaj similias al la metodoj de Gottfried Wilhelm Leibniz. Laŭ Boström la ununura vero estus la spirito. Dio estus spirito absoluta, senfina personeco. Se li estas absoluta ĉio vere estanta devus enhaviĝi en Li danke al la apero de la maleternaj aeroj kiel eternaj ideoj diaj. Al ipor ni estus nur ŝajno de la vera, al spiritia mondo. Sekve ĉe etiko ne gravus malfunkciigi la sencecon sed ŝanĝi ĝin en la direkto de sencdonigado kaj spirito.

Rilate la prisociajn doktrinojn Boström similas al Kruase. Kiel la unuopulo estus ankaŭ la socio ideo dia. La unusola racia ŝtatospeco estus konstitucia monarkio. La ŝtatoj unuiĝas ene de ŝtataro kaj tio etendiĝu je la tuta homaro sur ĉiuj kontinentoj.

Eldonis la skribitaĵojn ligajn H. Edfeldt en Upsalo en 3 volumoj inter 1883 kaj 1901. Inter liaj plej gravaj disĉiploj menciataj estu Sigurd Ribbing, Axel Nybläus, C. H. Sahlin, Reinhold Geijer kaj C. P. Wikner.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 3. Leipzig 1905, p. 261-262 (interrete tie ĉi)