Chuck Close
Aspekto
Chuck CLOSE (naskiĝis la 5-an de julio 1940 en Monroe, Vaŝingtonio, mortis la 19-an de aŭgusto 2021) estis usona fotorealisma pentristo kaj fotografisto.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]La majoritato de liaj verkoj estas grandegaj portretoj, kiuj baziĝas sur fotoj. Ĉi-tiuj estas pentritaj en la fotorealisma aŭ hiperrealisma teknikoj.
Li kuŝigis kradon sur originalan foton kaj alian sur la kanvason por krei siajn verkojn per kopiado de ĉelo al ĉelo.

