Cima da Conegliano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cima da Conegliano
Persona informo
Naskonomo Giovanni Batista Cima
Naskiĝo 1-an de januaro 1459 (1459-01-01)
en Conegliano
Morto 1-an de januaro 1517 (1517-01-01) (58-jaraĝa)
en Conegliano
Lingvoj itala
Ŝtataneco Venecia respubliko
Okupo
Okupo pentristo
Verkoj Madonna and Child with Saints Michael the Archangel and Andrea
Endimiono dormanta
Montini Altarpiece
vdr

Cima da Conegliano, naskonome Giovanni Battista Cima (naskiĝis en 1459 en Conegliano, mortis en 1517 en Conegliano) estis itala renesanca pentristo.

Li naskiĝis en Conegliano, en Provinco Trevizo. En 1488, li laboris en Vicenza. En 1492, li ekloĝis en Venecio, sed en 1516, li revenis al sia naskiĝurbo. Li verŝajne estis lernanto de Bartolomeo Montagna, kiu loĝis en Venecio en 1480. Li enamiĝis al la arto de Giovanni Bellini kaj fariĝis unu el liaj posteuloj kaj amiko de Ticiano.

Li estis unu el la unuaj kiuj donis gravecon al la pejzaĝo de sia regiono en siaj verkoj. Liaj pentraĵoj estis ekskluzive religiaj.

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Cima da Conegliano en la portugala Vikipedio.