Cimanes del Tejar
| Cimanes del Tejar | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| municipo en Hispanio | |||
| Blazono | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 24272 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Urbestro | María Del Pilar Gancedo Castaño | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 710 (2025) [+] | ||
| Loĝdenso | 10 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 42° 37′ N, 5° 48′ U (mapo)42.618333333333-5.8055555555556Koordinatoj: 42° 37′ N, 5° 48′ U (mapo) [+] | ||
| Alto | 898 m [+] | ||
| Areo | 73,94 km² (7 394 ha) [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Cimanes del Tejar [ziMAnes delteĤAR] estas municipo en la centro de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de León, en la centroriento de la provinco.



Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Alcoba de la Ribera, Azadón, Cimanes del Tejar, Secarejo, Velilla de la Reina kaj Villarroquel, okupas totalan areon de 73,94 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 737 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 400 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 28 km okcidente de Leono, provinca ĉefurbo.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono.
Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).





