Tierra de León

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komarkoj de la provinco Leono; Tierras de León centroriente, flave.
Komarkoj de la provinco Leono; Tierras de León centroriente de la provinco.

Tierra de León ([TJEra deleON], Tero de Leono, ankaŭ plurale Tierras de León) estas komarko en oriento de la provinco Leono, en la regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio.​ Ĝi etendiĝas tra 944 km² kaj estas dividita en 15 ĝis 19 municipaj teritorioj kaj foje la limaj konsideroj ne koincidas depende de la fontoj. Temas pri ebenaj ebenaĵoj, generitaj de sedimentoj apenaŭ eroziitaj. Ĝi limas oriente kun la provinco Palencio. La plej loĝata urbo estas la provinca ĉefurbo Leono, kaj poste apudaj San Andrés del Rabanedo kaj Villaquilambre. Trairas partojn de la komarko la riveroj Cea, Esla, Bernesga, Torío, Porma, Curueño.

Municipoj[redakti | redakti fonton]

Municipo Areo (km²) Municipo Areo (km²)
Almanza 141,99 San Andrés del Rabanedo 64,84
Cebanico 89,75 Santa Colomba de Curueño 91,95
Cimanes del Tejar 73,94 Santa María de Ordás 45,58
Cuadros 109,7 Santovenia de la Valdoncina 30,37
Cubillas de Rueda 86,82 Sariegos 36,35
Garrafe de Torío 125,27 Valdefresno 102,54
Gradefes 205,86 Valdepolo 142,54
León 39,03 Valverde de la Virgen 63,63
Prado de la Guzpeña 22,94 Vegas del Condado 122,9
Rioseco de Tapia 72,19

Demografio[redakti | redakti fonton]

Fasado de la katedralo de Leono.

La provinca ĉefurbo, kun pli ol 60% de la komarka loĝantaro, klare markis la demografion kaj la ekonomion de la komarko. Tiukadre estas diferencoj inter du zonoj, la proksimeco al Leono, klare urba kaj ĉeurba dum alia tute diferenca formita de malgrandaj vilaĝoj. En 2010 la komarko havis 212 333 loĝantojn, ĉirkaŭ 42,53% de la provinca totalo. Oni povas konsideri preskaŭ ĉiujn loĝlokojn de Tierras de León kiel metropola areo de Leono, kvankam kelkaj el tiuj tre foraj.

Estas markitaj tradiciaj areoj kiel La Sobarriba, Las Regueras, Bernesga de Abajo, Bernesga de Arriba, Vega con Ardón, Valdoncina, El Infantado, Infantado del Torío, Valle del Torío kaj Abadengo del Torío.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]