Santovenia de la Valdoncina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Santovenia de la Valdoncina
Santovenia de la Valdoncina 01 by-dpc.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24391 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 079  (2021) [+]
Loĝdenso 68 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 33′ N, 5° 37′ U (mapo)42.543055555556-5.6216666666667Koordinatoj: 42° 33′ N, 5° 37′ U (mapo) [+]
Alto 837 m [+]
Areo 30,37 km² (3 037 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Santovenia de la Valdoncina
Situo de Santovenia de la Valdoncina

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Santovenia de la Valdoncina [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Santovenia de la Valdoncina [santoBEnjia delabaldonZIna] estas municipo en la centro de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de León, en la centroriento de la provinco. Valdoncina estas komprenebla etimologie kiel Valo de la anzino, pro kio aperas anzino en la blazono.

Komarkoj de la provinco Leono; Tierra de León centroriente, flave.
Preĝejo de Santovenia de la Valdoncina.
Preĝejo de Quintana de Raneros.
Preĝejo de Villacedré.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Quintana de Raneros, Ribaseca, Santovenia de la Valdoncina, Villacedré kaj Villanueva del Carnero, okupas totalan areon de 30,37 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 2 079 loĝantojn. Ĝi ne perdis loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj, malkiel multaj aliaj loĝlokoj de la provinco, sed fakte akiris 600 pro sia proksimeco al la provinca ĉefurbo kaj funkciado kiel dormurbo. Ĝi distas 9 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Trobajo del Camino kaj Oteruelo de la Valdoncina norde, kun Armunia kaj Villacedré nordoriente, kun Vilecha oriente, kun Ribaseca kaj Villanueva del Carnero sudoriente, kun Antimio de Arriba, Chozas de Abajo kaj Chozas de Arriba sudokcidente kaj kun Quintana de Raneros kaj La Virgen del Camino nordokcidente.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado. Lastatempe ĉefe funkciado kiel dormurbo kaj kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]