Cimbra lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
historie (flave) kaj nuntempe (oranĝe) germanidaj lingvaj insuloj en nordorienta Italio

Cimbra lingvo estas kolektiva nomo de kelkaj parencaj ĝermanaj dialektoj parolitaj respektive parolataj de cimbroj en disaj montaraj vilaĝoj en jenaj nordorientaj provincoj de Italio: Trentio, Verono, Beluno, kaj Viĉenco. Ĝi konservas multajn elementojn de la malnovaltgermana kaj la mezaltgermana lingvo (bavara) ne uzatajn en la moderna (novalt)germana lingvo. Scio nek de ĉi-lasta nek de hodiaŭa bavaria dialekto sufiĉas por kompreni la cimbran - ankaŭ pro leksikaj kaj gramatikaj influoj el la ĉirkaŭaj veneta kaj itala lingvoj, krome de iama alemana influeto.

La parolantaro tre malmultiĝis en la 19a kaj 20a jarcento. Sub la itala faŝismo estis malpermesata ĝia uzo.

Nuntempe la unusola komunumo kies kvazaŭ tuta loĝantaro (ĉirkaŭ 300) ĉiutage flue parolas la cimbran estas Luzerno (itale: Luserna, germane: Lusern). Dum la lastaj jaroj viglas agadoj por fortigi la posicion de la tiea varianto. Normigatas la ortografio kaj gramatiko. Komence de la jaro 2006 ekzistas la cimbralingva semajna televida elsendo "Zimbar Earde".

Simila al la cimbra sed aparte traktata estas la fersinvala lingvo parolata en la Fersinvalo (fersinvale: Bersntol), Trentio.

La cimbra lingvo kaj historio ne samas kun tiuj de la germanlingva Sudtirolo. Malgraŭ la nomo lingvaj, historiaj kaj genetikaj esploroj malindikas, ke la cimbroj devenas de la antikva kimbra popolo. Plej verŝajne ili originas de migrado el mezepoka Bavario ĉirkaŭ la 11a jarcento.


Eksteraj ligiloj