Ciro Gomes de Freitas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ciro Gomes de Freitas
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Ciro GOMES de FREITAS /'sirŭ 'gômjz dj'frejtaz/ estas brazila aktiva esperantisto. Estis estrarano de BEJO. Ano de Mato-Grosa Instituto de Ambienta Rajto kaj Edukado. Loĝas en Barra do Garças en Ŝtato Mato-Groso. En la fruaj 1980aj jaroj alvenis al la urbo Rondonópolis kaj fondis tie teatran grupon BRATEG. Tiu teatra grupo uzadis ĉefe Esperanton, kaj estis premiita de Belartaj Konkursoj en UK-1981 (Braziljo). En 1984 kun Carlos Pereira okazigis diversajn kursojn en Rondonópolis, kiuj formis la duan generacion de tieaj esperantistoj, al kiu apartenas klubestro Ilson Pereira Dos Santos. Li planis, filmis kaj reĝisoris la dokumentfilmojn Esperanton en la Brazila Altebenaĵo kaj Esperanto: Komunikado kaj Kulturo.