Rondonópolis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Rondonópolis estas municipo, universitata grandurbo kaj diocezo de subŝtato Mato-Groso, en Brazilo. Ĝi estis antaŭe konata kiel Rio Vermelho (=Ruĝeca Rivero), nun ĝi estas la tria plej granda municipo en Mato-Groso.

Blazono de Rondonópolis
Flago de Rondonópolis

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Loko de Rondonópolis en Brazilo (ruĝa punkto).

Situo[redakti | redakti fonton]

Rondonópolis situas en okcidenta parto de la lando laŭ rivero. Cuiabá (subŝtata ĉefurbo) troviĝas 215, Campo Grande 443, Goiânia 573, Braziljo 722, Campinas 1066, Curitiba 1141, San-Paŭlo (urbo) 1148, Guarulhos 1150, Belo Horizonte 1194, Nova Iguaçu 1364, Rio-de-Ĵanejro 1391, Porto Alegre 1549, Manaus 1598, Salvador de Bahio 1776, Belém 1801, Teresina 1807, São Luís 1922, Maceió 2183, Recife 2338, Natalo (Brazilo) 2426 km.

Prefektejo en Rondonópolis

Historio[redakti | redakti fonton]

Konata historio de Rondonópolis komenciĝis en la malfrua 19-a jarcento, tiam oroserĉantoj esploris la regionon. Inter 1907-1909 oni konstruis telegrafan linion. En 1902 alvenis la unua familio, en 1910 la vilaĝo formiĝis, post 5 jaroj loĝis proksimume sepdek familioj en tiu loko. Rondonópolis urbiĝis en 1953.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Municipo Rondonópolis estas ĉefe agrikultura teritorio (sojfaboj, brutaro). En la urbego oni produktas kristalojn kaj teksaĵojn.

Katedralo de Rondonópolis
Nokta Rondonópolis
Enirejo de florĝardeno
Santa Casa

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Rondonópolis havas malgrandan flughavenon. La publika transporto estas farita per aŭtobusoj integritaj kun Cuiabá. Rekta ĉefvojo kuras al Cuiabá, krome estas aliaj regionaj flankovojoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Esperanto en Rondonópolis[redakti | redakti fonton]

En 1984 Associação Rondonopolitana de Esperanto kaj Fundação Sócio Cultural Educacional Vale do Sol klopodis starigi Esperanto-kurson en Rondonópolis. Pro tio, oni invitis Valdemir Moreira, el Iporá, ĉar kvardek personoj promesis studi la lingvon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]