Citadelo de Herato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Citadelo de Herato
Citadelo
burgo [+]
Koordinatoj34° 20′ 45″ N, 62° 11′ 19″ O (mapo)34.34583333333362.188611111111Koordinatoj: 34° 20′ 45″ N, 62° 11′ 19″ O (mapo)

Citadelo de Herato (Afganio)
Citadelo de Herato (Afganio)
DEC

Map
Citadelo de Herato
Vikimedia Komunejo:  Citadel of Herat [+]
vdr
Interna vidaĵo de la Khala Iĥtjaruddin (citadelo) en Herato, Afganio.

La Citadelo de Herato (perse ارگ هرات, paŝtoe سکندرۍ کلا), konata ankaŭ kiel Citadelo de Aleksandro, kaj surloke konata kiel Qala IktyaruddinKhala Iĥtjaruddin (perse قلعه اختیارالدین), situas en la centro de Herato en Afganio. Ĝi datas el 330 a.K., kiam Aleksandro la Granda kaj lia armeo alvenis al kio estas nune Afgano post la Batalo de Gaugamela. Multaj imperioj uzis ĝin kiel sidejo en la lastaj 2,000 jaroj, kaj ĝi estis detruita kaj rekonstruita multajn fojojn laŭlonge de jarcentoj.

Tiu historia citadelo estis savita el malkonstruo en la 1950-aj jaroj, kaj estis elfosita kaj restaŭrita de Unesko inter 1976 kaj 1979.[1] Post jardekoj de militoj kaj neglekto, la citadelo ekruiniĝis sed en ĵusaj jaroj kelkaj internaciaj organizoj decidis komplete rekonstrui ĝin. La Nacia Muzeo de Herato estas hejmigita ene de la citadelo, dum la Afgana Ministerio de Informado kaj Kulturo estas zorganto de la tuta komplekso.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. City of Herat - UNESCO World Heritage Centre. Whc.unesco.org (2004-08-17). Alirita 2011-07-25.
  2. Restored citadel is symbol of hope in Afghanistan. Deb Riechmann. [1] Arkivigite je 2016-09-14 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 22a de Septembro, 2016.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

34° 20′ 45″ Nordo 62° 11′ 19″ Oriento / 34.3458 °N, 62.1887 °O / 34.3458; 62.1887 (mapo)