Citroën Ami
Aspekto
| Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Citroën Ami 6. |
| Citroën Ami | |
|---|---|
| modelo de aŭtomobilo | |
| Produktanto | Citroën |
| Produktokvanto | 22 400 (2020 - ) |
| Motoro kaj transmisio | |
| Motoro | Elektromotoro |
| Pezo kaj povumo | |
| Pezo | 482 kg |
| Ĉasio kaj karoserio | |
| Karoserio | 2 pordoj |
| Dimensioj | |
| Longeco | 2 410 mm |
| Larĝeco | 1 390 mm |
| Alteco | 1 520 mm |
La Citroën Ami (france Ami = Amiko) estas elektra aŭtomobilo kun du sidlokoj de la franca aŭtoproduktanto Citroën, produktita ekde 2020 kaj surmerkatigita ekde la 11-a de majo 2020. Ĝi prenis la nomon de la Ami 6/8 surmerkatigita de 1961 ĝis 1978.
Ĝi ankaŭ estas surmerkatigita de aliaj markoj de la grupo Stellantis sub la nomoj Opel Rocks-e, Opel Rocks Electric kaj Fiat Topolino.
Bildgalerio
[redakti | redakti fonton]- Ami - malantaŭo
- Ami - stirpanelo
- bunta Ami en Francilio
