Citrusa burĝona akaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Aceria sheldoni
Ácaro visto al microscopio
Ácaro visto al microscopio
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Araneoj Arachnida
Subklaso: Akaroj Acari
Ordo: Actinedida
Familio: Eriophyidae
Genro: Aceria
Specio: A. sheldoni
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Citrusa burĝona akaro, Aceria sheldoni, akaro apartenanta al la familio Eriofiedoj. Ĝi povas iĝi plago en citrusaj kultivejoj, precipe en citronarboj en lokoj kie abundas alta relativa humideco, kiun ili bezonas por reproduktiĝi.[1]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Morfologio[redakti | redakti fonton]

Kiel ĉiuj eriofiedoj, ĝi estas longforma, cilindra akaro, kun buŝaj stiletoj kaj nur du paroj de kruroj en la antaŭo de la korpo. Ĝi estas tre malgranda (0,2 mm longa) do ĝi ne videblas per la nuda okulo, postulante lupeon por fari tion. En la kolonioj de ĉi tiu akaro, moveblaj formoj kaj ovoj kunekzistas tutjare.

Disvolviĝo[redakti | redakti fonton]

La tempodaûro necesa por kompletigi generacion varias de 15 tagoj somere al 30 tagoj vintre. La sojla temperaturo por disvolviĝo varias de 9 al 12 °C. La ino demetas ĝis 50 ovojn, demetante ilin en la kreskantaj ŝosoj . Ĉi tiu akaro estas dissemita de la vento aŭ dum la vegetativa propagado de infektita materialo.[2]

Loko en la planto[redakti | redakti fonton]

Ĝi vivas ene de la burĝonoj kaj burĝonoj suĉante iliajn sukojn. Kiam ĝi hakas la ĉelojn por sin nutri, ĝi kaŭzas ĉenon de ŝanĝoj, kiuj influas la formadon de floroj, folioj kaj de la burĝono mem.[3]

Kultiva damaĝo[redakti | redakti fonton]

Damaĝo produktita en la citrono.

Ĉe oranĝarboj la damaĝoj produktitaj estas similaj kvankam malpli intensaj.

La plej gravaj damaĝoj montriĝas en la floroj, kiuj emas aborti pro la hipertrofio de malsamaj elementoj kaj ke se ili evoluas finiĝas antaŭtempe. Escepte iuj fruktoj evoluas, konsistante el tio, kio estas nomata monstroj aŭ malbonaj naskitaĵoj, misformitaj fruktoj kun kapricaj figuroj.[3] Intensaj atakoj al citronarboj ĝi povas detrui 95% de la burĝonoj kaj deformi 50% de la citronoj.[1]

Misformaĵo de citrono produktita de Aceria sheldoni

Luktado[redakti | redakti fonton]

Biologia lukto[redakti | redakti fonton]

Alia akaro, Tydeus californicus Banks, de Usono, Nov-Zelando kaj Eŭropo, estas raportita kiel predanto de ĉi tiu akaro.[4][5]. Kvankam biologia lukto estas konsiderata, nuntempe ne tre efika.

Kemia lukto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas la plej ofta solvo kontraŭ la plago. Por traktado kemie oni konsideru ke la sojlaj limoj estas ĝenerale 30-70% de infestitaj burĝonoj, aŭ 20-30% de ŝosoj kun simptomoj.[6] Terapioj kutime aplikiĝas printempe aŭ aŭtune, frue en la kreskiga kaj florada periodo kiam la kreskaj ŝosoj estas ne pli grandaj ol 5 cm longe.[3] Oni kutime uzas mineraloleon aŭ abamektinon. Por ekscii, kiajn kemiaĵojn uzeblas por kontraŭbatali ĉi tiun plagon, estas konsilinde iri al la registro de permesataj fitosanitaraj produktoj en la lando, kie troviĝas la plantejo. En la diversaj landoj estas la registro de permesataj fitosanitaraj produktoj. Ĉiukaze, estas tre rekomendinde havi la servojn de teknika konsilisto antaŭ ol preni ian ajn kemiaĵon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Agalla

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (1975) Mites injurious to economic plants.
  2. García-Marí, F., (2012), PLAGAS DE LOS CÍTRICOS, Gestión Integrada en países de clima mediterráneo. Valencia, España, ed: Phytoma
  3. 3,0 3,1 3,2 Espada, Alfonso Lucas (2008). “Plagas y enfermedades de limón y pomelo en la Región de Murcia”, p. 19. 
  4. Espinoza, C.P, (1976.). “Apuntes de acarología. Parte I. Depto. Parasitología agrícola. Universidad Autónoma Chapingo. Chapingo, Méx.”. 
  5. ITIS Report (angle) (2012). Alirita 27-a de aprilo 2012.
  6. Grafton-Cardell, E.E.; R.A. Striggow y Y.L. Ouyang (1996). “Pesticide resistance in armoured scale influences citrus IPM in California”, Proc. Int. Soc. Citriculture 1, p. 553–555. 

Eksteraj ligiloj kaj noto[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Aceria sheldoni en la hispana Vikipedio.