Cajeme

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ciudad Obregón)
Cajeme
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Sonora
Fondita 29-a de novembro 1927
Poŝtkodo 85000–85219
Kodo laŭ INEGI 26 018
Retpaĝaro www.obregon.gob.mx
Politiko
Urbestro Manuel Barro Borgaro (2012-14)
Demografio
Loĝantaro 375 800
Loĝdenso 90 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 27° 29′ N, 109° 56′ U (mapo)27.483333333333-109.93333333333Koordinatoj: 27° 29′ N, 109° 56′ U (mapo)
Alto 40 m
Areo 4 037,1 km²
Horzono UTC -7
Cajeme (Meksiko)
Cajeme (Meksiko)
DEC
Cajeme
Cajeme
Situo de Cajeme

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cajeme Municipality [+]
vdr

Cajeme [kaĤEme] estas unu el la 72 komunumoj de la meksika subŝtato Sonora, kiu estas la dua plej granda subŝtato de Meksiko kaj situas en la plej norda parto, kiu limas al Usono. La ĉefurbo de la komunumo estas Ciudad Obregón, la dua plej grava urbo de Sonora. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 26018.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo havis en 2010 (lasta popolnombrado de la INEGI) 409310 loĝantojn. El tiuj estis 202700 viroj kaj 206610 virinoj. La komunumo havas surfacon de 4037,1 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 40 metroj super la marnivelo.

Entute en Cajeme ekzistas 971 loĝlokoj, la ĉefajn vi trovos en la sekvanta listo:

Loĝloko Loĝantaro
Tuta Komunumo 375,800
Ciudad Obregón 270,992
Esperanza 36,538
Pueblo Yaqui 13,124
Marte R. Gómez (Tobarito) 8,215
Cócorit 7,953
Providencia 4,510
Quetchehueca 2,946
Cuauhtémoc (Campo Cinco) 2,564
Antonio Rosales 2,155
Colonia Allende (El Dieciocho) 1,676
Estación Corral 1,529
Treinta y Uno de Octubre 1,412
Francisco I. Madero (Campo 30) 1,358
Vicente Guerrero (El Portón) 1,166
Loma de Guamúchil 1,124
Progreso (Campo 47) 1,075
Mora Villalobos (Campo 29) 1,054

Klimato[redakti | redakti fonton]

En la komunumo jare falas averaĝe 410 mm/m² de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 24 °C.

Sociogeografio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 243288 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 234056 scipovis legi kaj skribi kaj 9076 personoj estis analfabetoj. Do 3,73 % de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 318332 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 3,183 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 1 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo de Cajeme kreiĝis en la jaro 29-a de novembro 1927, tranĉante parton de la tiutempa komunumo de Cócorit. Inverse la komunumo de Cócorit post la 26-a de decembro 1930 fariĝis kune kun la komunumo de Bácum (komunumo) parto de Cajeme. Bácum sendependiĝis denove post la 13-a de majo 1931. En 1937 la parlamento de Sonora definitive donis al la komunumo la nomon Cajeme kaj Ciudad Obregón fariĝis la ĉefurbo.

Komunumestroj[redakti | redakti fonton]

Sekve vi trovas liston de la komunumestroj post la jaro 1979.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]