Claire Pérot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Claire Pérot
Persona informo
Naskiĝo 30-an de januaro 1982 (1982-01-30) (42-jaraĝa)
en Montereau-Fault-Yonne
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Claire PÉROT (naskiĝis la 30-an de januaro 1982) estas franca aktorino kaj kantistino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Claire Pérot studis en municipa Konservatorio (1995 ĝis 1998), sekvis staĝojn en "Studio des Variétés" (1999 ĝis 2004) kaj en "Ateliers de Chaillot" kun Azize Kabouche (2000).

Ŝi ludas en teatro kaj en filmoj kaj telefilmoj. De 2006 ĝis 2008, ŝi ĉefrolis en muzikalo Cabaret.

Ŝi partoprenis la trupon de Mozart, l'opéra rock (produktita de Dove Attia kaj Albert Cohen, ludata ekde septembro 2009), en rolo de Constanze Weber, la edzino de Mozart. Tamen, ŝi forlasis la trupon por turniĝi al kino, kaj estis anstataŭita de Diane Dassigny en rolo de Constanze.

Teatro[redakti | redakti fonton]

  • 1996: La Religieuse (Diderot) - Kompanio Théâtre du Confluent Kreado Avignon OFF kaj poste turneo
  • 1997: 36 Font Populaire. Kompanio MSM
  • 1998: Émilie Jolie. Kompanio MSM
  • 2000: Le Maître des rêves et des couleurs, reĝisoris Roger kaj Vava Candy
  • 2002-2003: Concha Bonita reĝisoris Alfredo Arias en théâtre national de Chaillot kaj en turneo: Dolly
  • 2005: Peter Pan (théâtre des Variétés)
  • 2006-2007: Cabaret: Sally
  • Septembro 2009: Mozart, l'opéra rock (D. Attia, A. Cohen): Constanze

Kino[redakti | redakti fonton]

Televido[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]