Claude de Jouffroy d'Abbans

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Claude de Jouffroy d'Abbans
Persona informo
Naskiĝo 30-an de septembro 1751 (1751-09-30)
en Roches-Bettaincourt
Morto 18-an de julio 1832 (1832-07-18) (80-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Infano Achille de Jouffroy
Okupo
Okupo inventistoinĝeniero
vdr

Claude François Dorothée, markizo de Jouffroy D'Abbans (Roches-sur-Rognon, Champagne, 1751 - Parizo, 1832) estis franca inĝeniero fama kiel unua inventisto de la vaporŝipo.

En 1773, Jouffroy D'Abbans studis la pompe à feu (pumbilo kontraŭincendia) kun la fratoj Perier, kiun oni uzis kiel forto por la hidraŭlika aparato disvolvita de Chaillot, cele al atingo de elpelo de boato.

En 1776, D'Abbans disvolvis vaporŝipon dektrimetran, nome Palmipède, en kiu la motoro movis padelojn kiuj havis turniĝantajn brakojn. Tiu ŝipo navigis laŭ la rivero Doubs en junio kaj julio tiujare.

En 1783, li fabrikis vaporŝipon de radoj nomita "Piroskafo" en la rivero Saone. Tamen, la [[Franca Akademio de Sciencoj malpermesis la uzon de tiu nova invento en Parizo, kaj nomumis Perier, rivalo de D'Abbans kies klopodoj estis malsukcesaj, kiel inspektisto de la projekto. Postaj malfacilaĵoj pro la Franca Revolucio baris tiun progreson.