Kleopatro (filmo, 1917)
Kleopatro | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Cleopatra |
Originala lingvo | sen valoro |
Kina aperdato | 1917 |
Ĝenro | amafera filmo, muta filmo, drama filmo, filmbiografio |
Kameraado | John W. Boyle |
Reĝisoro(j) | J. Gordon Edwards |
Produktisto(j) | William Fox |
Scenaro | Henry Rider Haggard |
Filmita en | Kalifornio |
Loko de rakonto | Roma regno |
Muziko de | José Martínez |
Rolantoj | Theda Bara • Fritz Leiber • Thurston Hall • Art Acord • Alan Roscoe • Herschel Mayall • Henri de Vries • Hector Sarno • Genevieve Blinn |
Produktinta firmao | Fox Film Corporation |
IMDb | |
Kleopatro estas usona muta filmo el 1917 reĝisorita de J. Gordon Edwards, kiu estis granda sukceso siatempe. La kino ĉefroligas Theda Bara en la ĉefrolo de Kleopatro, Fritz Leiber en la rolo de Julio Cezaro kaj Thurston Hall en la rolo de Marko Antonio.
Ĉi tiu estas unu el la plej multekostaj filmoj produktitaj en Holivudo ĝis tiu tempo, kaj ĝi inkluzivis sensaciajn kostumojn kaj spektaklajn scenejaĵojn. Ĝia produkto kostis 500 mil dolarojn, laŭ la produktadstudio, kio voloras ĉirkaŭ 8,3 milionoj da dolaroj en la nuntempo, kaj la dungitaro implikita en ĝia preparado nombris proksimume 2,000 homoj. La intrigo de la filmo estas loze bazita sur la intrigo de la tragedio Antonio kaj Kleopatro de William Shakespeare. Thida Bara aperis en la filmo en ampleksa vario de kostumoj, kelkaj el ili sufiĉe aŭdacaj.
Tamen, jarojn post ĝia liberigo, kun la trudo kaj devigo de la Hays-kodo, estis decidite ke la filmo ne renkontis la establitajn moralajn normojn kaj tial ĝia montrado estis malpermesita. La lastaj du kopioj de la filmo estis perditaj en fajroj ĉe Studioj de 20th Century Fox kaj ĉe la Muzeo de Moderna Arto en Novjorko. Nuntempe konserviĝis nur kelkaj fragmentoj de la filmo, kiuj estas ĉe muzeoj. [1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Cleopatra en Interreta filma datumbazo (angle)
- Cleopatra ĉe AllMovie (angle)
- Kleopatro ĉe Turner Classic Movies Datumbazo
- Kleopatro ĉe American Film Institute Catalog
- Cleopatra (1917) surviving footage ĉe YouTube