Cobra Verde

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cobra Verde
filmo
Originala titolo Cobra Verde
Originala lingvo germana lingvo
Kina aperdato 1987, 3 dec. 1987
Ĝenro filma dramo, aventura filmo, filmo bazita de literatura verko
Kameraado Viktor Růžička, Thomas Mauch
Reĝisoro(j) Werner Herzog
Produktisto(j) Lucki Stipetić
Scenaro Werner Herzog • Bruce Chatwin
Loko de rakonto BraziloBenino • Elmina • Reĝlando Dahomeo
Muziko de Popol Vuh
Rolantoj Klaus Kinski • José Lewgoy • Salvatore Basile • Peter Berling • Benito Stefanelli • King Ampaw • Carlos Mayolo • Fred Maire
IMDb
vdr

Cobra Verde (Verda Kobro, konata ankaŭ kiel "Sklava Marbordo") estas germana drama filmo de 1987 reĝisorita de Werner Herzog kaj stelulita de Klaus Kinski, en ilia kvina kaj fina kunlaboraĵo. Bazita sur la romano de Bruce Chatwin de 1980 nome The Viceroy of Ouidah, la filmo montras la vivon de fikcia sklavkomercisto kiu veturas al okcidentafrika regno Dahomeo. Ĝi estis filmita en Ganao, Brazilo, kaj Kolombio.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Perdinte sian gregaron pro sekego, Francisco Manoel da Silva eliras el Sertao en Brazilo, iĝas eksterleĝulo kaj nomiĝas Cobra Verde (Verda Kobro]. Kiel administracianton de plantejisto, tiu sendis lin al Dahomeo akiri sklavojn, sed vere la plantejisto volas nur senigi sin el tiu, ĉar Cobra Verde estis gravediginta liajn tri filinojn. Fakte, la lokanestro senpie mortigas ĉiujn blankulojn kiuj kuraĝas aventuri al liaj teroj... Li dekomence sukcesas bone rilati kun la regnestro akirante sklavojn kontraŭ pafiloj kaj eĉ sukcesas regi kastelon. Kiam la rilatoj malboniĝis, la sklavkomercisto trajnas armeojn de afrikaninoj por elpostenigi la reĝon. Sed ankaŭ la rilato kun la nova reĝo malfacilas ĉefe post malpermeso de sklavkomerco fare de britoj kaj portugaloj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Klaus Kinski kiel Francisco Manoel da Silva
  • King Ampaw kiel Taparica
  • José Lewgoy kiel Don Octavio Coutinho
  • Salvatore Basile kiel kapitano Fraternidade
  • Peter Berling kiel Bernabé
  • Benito Stefanelli kiel kapitano Pedro Vicente
  • Carlos Mayolo kiel Guberniestro de Bahia

Herzog kaj Kinski[redakti | redakti fonton]

Cobra Verde estis la lasta filmo farita de Werner Herzog kun Klaus Kinski. La delonga konflikto inter ambaŭ personecoj pintis dum tiu filamdo, kiu estis ege malhelpita per la koleratakoj de Kinski. Tio ege komplikiĝis kiam la direktoro de fotografio, Thomas Mauch, abandonis la projekto post konstantaj krikoleregoj fare de Kinski. Herzog devis anstataŭi Mauch per Viktor Růžička.[1]

La opiniojn de Herzog pri Kinski esploras profunde la dokumenta filmo de 1999, Mein Liebster Feind, kie Herzog ekzamenas iliajn amikecon, malamon kaj heredon pri kiu ambaŭ responsis. La filmado de Cobra Verde kaj la rilato de Herzog kaj Kinski estis ankaŭ la temo de svisa dokumenta filmo de 1987, nome Location Africa.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. DVD Verdict Review - Cobra Verde [https://web.archive.org/web/20061211203547/http://www.dvdverdict.com/reviews/cobraverde.php Arkivita en 2006-12-11 ĉe Wayback Machine
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Cobra Verde en la angla Vikipedio.