Tom Neuwirth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Conchita Wurst)
Tom Neuwirth
Persona informo
Naskonomo Thomas Neuwirth
Aliaj nomoj Conchita Wurst • Conchita • Tom Neuwirth
Naskiĝo 6-an de novembro 1988 (1988-11-06) (35-jaraĝa)
en Gmunden, Supra Aŭstrio,  Aŭstrio
Lingvoj germanaangla
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo kantistomodeloreĝinjoĉefkameraisto • televida prezentisto • popkantisto • muzikisto
TTT
Retejo http://www.conchitawurst.com
vdr

Thomas NEUWIRTH (naskiĝinta en la 6-a de novembro 1988 en Gmunden) estas aŭstra kantisto kaj transvestisma artisto, kiu famiĝis internacie sub la nomo Conchita Wurst. Li venkis en 2014 en Danujo la Eŭrovido-Kantokonkurson per la kanto Rise Like A Phoenix.

Vivo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Li pasigis siajn junajn jarojn en Bad Mitterndorf. En 2006 li partoprenis la trian eldonon de la televida artistotrovanta serio Starmania de la Aŭstra televido kaj sukcesis havigi la duan rangon. En 2007 li fondis kune kun Falco De Jong Luneau, Johannes K. Palmer kaj Martin Zerza la knaban bandon Jetzt anders — kiu tamen disfalis jam la saman jaron. En 2011 li trapasis finan ekzamenon ĉe la faklernejo pri modo kaj vesto en Graz.

Kaŭzoj por la artista "alia egoo" Conchita Wurst[redakti | redakti fonton]

La kreadon de la artefarita reĝinja figuro de Conchita Wurst Neuwirth taksis reago al diskriminacio kiun li suferis junule pro samseksemo. Lia transvestismo pensigu la homojn pri siaj estimoj kaj pri toleremo por aliaj opinioj ĝenerale: do fariĝu pli facile aparte por junuloj trovi sian vojon. La nomon Conchita li ricevis de amikino el Kubo; Wurst signifu la negravecon de ies origino.[1] Conchita havas fikcian biografion kiu komenciĝas en la montoj de Kolombio kaj kontinuiĝas kun junuljaroj en Germanlando.

Granda publiko atentis lin unuafoje kiam Neuwirth prezentis sin en la talentotrova televidspektakto Die große Chance (la 6-a rango).

Tiufigure li kandidatiĝis ankaŭ por la Eŭrovido-Kantokonkurso 2012: oni asignis al li la duan premion malantaŭ Trackshittaz (51 %). Sekvis aperoj surekranaj en 2013 en serio pri specialaj laborlokoj Die härtesten Jobs Österreichs (kie li laboris en fiŝfabriko) kaj en somero 2013 ĉe la germana televidkanalo RTL ĉe Wild Girls — Auf High Heels durch Afrika.

La saman jaron li donacis la kanton That's What I Am (kun aliaj artistoj el Aŭstrio) kontribue al bonfara kristnaska albumo Licht ins Dunkel 2013.

Sendodecido kaj venko[redakti | redakti fonton]

En septembro 2013 ĵurianoj de ORF deklaris lin aŭstra kandidato por la menciita kantokonkurso de 2014, kiun li venkis. Li estas — post Udo Jürgens (en 1966) — la dua venkinto el Aŭstrio.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • Conchita (2015)
  • From Vienna with Love (2018)
  • Truth Over Magnitude (2019)

Fonto[redakti | redakti fonton]

Artikolo en la Germanlingva Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. La dirmaniero wurst sein en la germana signifas ke io ne gravas/gravu.