Condado de Castilnovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Condado de Castilnovo
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 40318
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 85  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 14′ N, 3° 45′ U (mapo)41.238055555556-3.7416666666667Koordinatoj: 41° 14′ N, 3° 45′ U (mapo) [+]
Alto 997 m [+]
Areo 24 km² (2 400 ha) [+]
Condado de Castilnovo (Provinco Segovio)
Condado de Castilnovo (Provinco Segovio)
DEC
Condado de Castilnovo
Condado de Castilnovo
Situo de Condado de Castilnovo
Condado de Castilnovo (Hispanio)
Condado de Castilnovo (Hispanio)
DEC
Condado de Castilnovo
Condado de Castilnovo
Situo de Condado de Castilnovo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Condado de Castilnovo [+]
vdr

Condado de Castilnovo [konDAdo dekastilNObo] estas municipo en la centroriento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Partido Judicial de Sepúlveda. La loknomo Condado de Castilnovo estas komprenebla etimologie kiel Graflando de Nova Kastelo. Tiu nomo devenas el la Kastelo de Castilnovo (Nova Kastelo), kiu estas ĉe la limoj de la municipo, kiu siavice estas formata de la submunicipoj La Nava del Condado, Torrecilla del Condado, Valdesaz kaj Villafranca del Condado (sidejo de la urbodomo).

Condado de Castilnovo en la provinco Segovio.
La kastelo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia ebeneca municipa teritorio okupas totalan areon de 23,85 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 85 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 51 km de Segovio, provinca ĉefurbo; ĝi limas kun municipoj Aldealcorvo, Sepúlveda, San Pedro de Gaillos, Valleruela de Sepúlveda kaj Castroserna de Abajo.

Loĝlokoj[redakti | redakti fonton]

Villafranca (libera urbo) nomiĝas tiel pro la privilegio esti libera de impostopagoj kaj devigoj, pro aparteno al la Comunidad de Villa y Tierra de Sepúlveda. La novklasika preĝejo de Villafranca estas dediĉita al Nuestra Señora de la Serna. En 2010 ĝi havis 60 loĝantojn.

En Valdesaz estas la romanika preĝejo de Sankta Kristina, de unusola navo, duoncirkla absido kaj simpla pordego romanika. En 2010 estis 21 loĝantoj.

La nomo Torrecilla (Tureto) referencas al ebla fortikigita tureto en epoko de la reloĝado. En tiu submunicipo estas la preĝejo de Sankta Bartolomeo. En 2010 estis 13 loĝantoj.

En La Nava puede estas la preĝejo de Sankta Johano. En 2010 estis 14 loĝantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

La nomo de Nova Kastelo devenas el la fakto ke iama araba turo (eble de la 8-a al 10-a jarcentoj) estis rekonstruita en la 12-a jarcento post la konkero fare de la Regno Kastilio, ricevante la nomon Castel Nuovo aŭ Castilnovo. Ĝi havis diversajn senjorojn inter iuj la konestablo Álvaro de Luna kaj don Juan Pacheco, markizo de Villena. Fernando la Katolika akiris la kastelon kaj la ĉirkaŭajn loĝlokojn el la markizo de Villena, kaj donis tion kiel doto al sia ekstergeedzeca filino doña Juana de Aragón, por sekurigi ŝian edzinecon al la konestablo don Bernardino de Velasco, 1a duko de Frías. Poste la tuto estis posedaĵo de diversaj senjoroj ĝis la nuligo de tiu sistemo en la 19-a jarcento, kiam heredantoj vendis la kastelon kaj aliajn posedaĵojn al diversaj posedantoj ekde tiam.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejoj kaj la kastelo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]