Confédération paysanne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Confédération paysanne
neprofitcela organizaĵo
Komenco 7-a de decembro 1987 vd
Lando(j) Francio vd
Sidejo Bagnolet
Adreso 104 rue robespierre, 93170 Bagnolet
Membro de European Coordination Via Campesina vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo organizaĵo de dungantoj en Francio
vdr

La Confédération paysanne (Kamparana konfederacio) estas franca terkulturista sindikato ano de Eŭropa kamparana kunordigo kaj de Via Campesina kaj ATTAC. La Confédération paysanne estis kreita la 29-an de aprilo 1987[1][2].

Historio[redakti | redakti fonton]

La Confédération paysanne ekaperis en 1987 post kunfandiĝo de du minoritataj sindikatoj FNSP kaj CNSTP.

La Confédération paysanne ricevis 26,82% el la voĉoj dum la balotado ĉe la Agrikulturaj ĉambroj okazintaj en janauaro 2001: tiel ĝi fariĝis la dua plej grava agrikultura sindikato.

Dum la lasta balotado en januaro 2007 ĝi ricevis 19,57 % el la voĉoj. Ĝi tamen plu estas la dua plej grava franca agrikultura sindikato post FNSEA kaj tuj antaŭ Coordination rurale (Kampara kunordigado).

La Confédération paysanne estas reprezntita en preskaŭ ĉiuj francaj departementoj, inkluzive transmare.

La agado de José Bové sur la nacia kaj internacia scenoj diskonigis la sindikaton preter la cirklon de ĝiaj simpatiantoj kaj ekster la limoj de Francio.

Sinsekvaj parolportantoj[redakti | redakti fonton]

  • Yves Manguy, de 1987 ĝis 1989
  • Guy Lefur
  • Gabriel Dewalle
  • François Dufour, de 1996 ĝis 2000
  • José Bové, de aprilo 2000 ĝis aprilo 2004
  • Brigitte Allain kaj Jean-Emile Sanchez elektitaj je la 8-a de aprilo 2004 dum la 10-a kongreso de konfederacio okazinta en Strasbourg.
  • Gérard Durand (demisiinta je la 2-a de februaro 2007) kaj Régis Hochart elektitaj je la 22-a de junio 2005 dum la kongreso en Die, kaj denove elektitaj la 20-an de aprilo 2006 dum la ĝenerala asembleo en Bagnolet.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (fr) Notre histoire (nia historio), Confédération paysanne.
  2. (fr) Jean-Philippe Martin, La tri“ naskiĝoj ”de la Confédération paysanne: La politika laboro de la nova kamparana maldekstro en siaj fondaj bataloj, en: Sociabilité et politique en milieu rural, Presses Universitaires de Rennes, kol.  "Rakonto", la 25-an de februaro 2015 ( ISBN  978-2-7535-3066-9, legu rete [ arkivo]), paĝoj 431-444

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • La Confédération paysanne de José Bové, Yves Manguy (2003)
  • Qu'est-ce que la Confédération paysanne?, Eld. L'Archipel, (2004)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]