Conrad Gröber

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Lia ĉefepiskopa moŝto Conrad Gröber

Conrad GRÖBER (naskiĝinta la 1-an de aprilo 1872 en Meßkirch, mortinta la 14-an de februaro 1948 en Freiburg im Breisgau) estis germana teologo, romkatolika episkopo (ekde la 20.6.1932) kaj verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de la ĉarpentisto Alois Gröber li pasigis junulajn jarojn feliĉajn kaj piajn. Jam frue klaris por li la volo iĝis pastro. Li frekventis knaban konvikton (Konradihaus) kaj gimnazion en Konstanz. Teologion li studis en Freiburg kaj en Romo, kie li ordinitis en 1897 kaj doktoriĝis en 1898. La unua animzorga deĵorloko estis kiel vikario en Ettenheim kaj en Karlsruhe (paroĥujo Sankta Stefano). Inter aŭgusto 1901 kaj septembro 1905 Gröber estris la internulejon porknaban Konradihaus. En la 1.10.1905 li iĝis paroĥesto ĉe la Kirko Sankta Triunuo en Konstanz. Li famiĝis per sia publicista agado, ankaŭ pri kulturhistoriaj temoj. Li ankaŭ modele restaŭrigis la preĝejon propran (eksta Aŭgustenana kirko).

En la 9.7.1922 li nomumitis paroĥestro de la konstanca katedralo kie li denove brilis kiel ĉefrestaŭrigulo. En 1923 li organizis la jubileon pri Sankta Konrado, eksa konstanca episkopo kiu antaŭ 8 jarcento estis sanktuligita. En majo 1925 li iĝis kapitulano en Freiburg; liaj taskoj estis zorgi eklezian muzikon kaj liturgiaĵojn. Li ankaŭ responsis pri noveldono de la kanto- kaj preĝlibro Magnificat kaj la novaj amaskomunikiloj: jam en 1926 li iĝis radifonia predikisto ĉe la radistacio frajburga.

En la 1.2.1931 li konsekritis episkopo en Freiburg por la episkoplando Meißen. Sed jam en la 20.6.1932 li iĝis episkopo frajburga. Liaj kontraŭuloj (lia nomumo ne respektis malnovajn surlokajn priepiskopelektajn tradiciojn), inter kiuj estis ankaŭ la verkisto, NSDAP-ano kaj vikario karierema Heinrich Mohr el Karlsruhe, eĉ kunlaboris kun la nazioj (ekz. liverante manbonfamigajn informojn al Julius Streicher mem pri laŭdira amrilato inter Gröber kaj judino).


Baldaŭ Gröber ekfamiĝis, precipe per siaj ravigaj predikoj; homoj aplaŭdis kiam li petis la gestapo-anoj aŭkrigi la orelojn. Bedaŭrinde li havis kapricojn de stelo kaj liaj decicoj ofte estis neantaŭvideblaj. Teologie li estis reakcia. Li ankaŭ verkais. Krom pli ol 150 animzorgajn cirkulerojn li verkis ne tute 50 librojn kaj broŝurojn kun granda gamo da temoj (de distrigaj ĝis eklezihistoriaj). Li ege engaĝiĝis ekde 1941 por la rezistadmovadanino Gertrud Luckner kaj ŝiaj helpofertoj (i.a. por baptitaj judoj).

Kritikoj pri sinteno pornacisocialisma[redakti | redakti fonton]

Ofte riproĉatas al Gröber kelkaj repaciĝofertoj al la nazioj, ekz. kiam li iĝas "membro financiga" de SS. Aliflanke li protestis, kontraŭe al aliaj episkoparanoj harmoniŝatantaj, kontraŭ bojkotoj kontraŭjudaj kaj murdo de mensaj handikapuloj. Ŝajne li estis naivega kredante ke eblus samnivela dialogo kun nazioj respektive paralela kaj egalrajta ekzisto de kristanismo kaj nacisocialismo.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Geschichte des Jesuitenkollegs und -Gymnasiums in Konstanz, 1904
  • Der Altkatholizismus in Meßkirch, 1912
  • Das Konstanzer Münster. Seine Geschichte und Beschreibung, 1914
  • Die Mutter. Wege, Kraftquelle und Ziele christlicher Mutterschaft, 1922
  • Reichenauer Kunst, 1924
  • Heinrich Ignaz Freiherr von Wessenberg. In: Freiburger Diözesan Archiv, 55, 1927 und 56, 1928
  • Christus Pastor. Bildnisse des guten Hirten, 1931
  • Kirche und Künstler, 1932
  • Nationalkirche? Ein aufklärendes Wort zur Wahrung des konfessionellen Friedens, Herder, Freiburg 1934
  • Kirche, Vaterland und Vaterlandsliebe. Zeitgemäße Erwägungen und Erwiderungen, Herder, Freiburg 1935
  • Handbuch der religiösen Gegenwartsfragen, Herder, Freiburg 1937
  • Die Reichenau. 1938
  • Der Mystiker Heinrich Seuse. Die Geschichte seines Lebens. Die Entstehung und Echtheit seiner Werke, 1941
  • Das Leiden unseres Herrn Jesus Christus im Lichte der vier heiligen Evangelien und der neuesten Zeitgeschichte, 1946
  • Aus meinem römischen Tagebuch, 1947

Fonto[redakti | redakti fonton]

Informoj sur la episkopuja retpaĝaro kiuj legeblas tie ĉi interrete.