Constantin Sănătescu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Generalo
Constantin Sănătescu
Persona informo
Constantin Sănătescu
Naskiĝo 14-a de januaro 1885
en Craiova
Morto 8-a de novembro 1947
en Bukareŝto
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Lingvoj rumana vd
Ŝtataneco Reĝlando Rumanio vd
Partio senpartia vd
Familio
Patro Gheorghe Sănătescu vd
Profesio
Okupo politikistooficiro vd
Laborkampo militaj aferoj • politiko vd
44-a Ĉefministro de Rumanio
Dum 23-a de aŭgusto 19442-a de decembro 1944
Antaŭulo Ion Antonescu
Sekvanto Nicolae Rădescu
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Constantin SĂNĂTESCU [konstantin sǝnǝtesku] (naskiĝis la 14-an de januaro 1885 en Craiova, mortis la 8-an de novembro 1947 en Bukareŝto) estis rumana generalo. Post la ŝtatrenverso de 1944, kies rezulto estis transiro de Rumanio el la Akso al la Aliancanoj, la 23-an de aŭgusto 1944 li fariĝis ĉefministro de Rumanio.

Li estis filo de la generalo Gheorghe Sănătescu. En 1907 li finlernis en la Armea Lernejo de Bukareŝto, en 1913 militis en la dua balkana milito kaj en la unua mondmilito. Dum la intermilita periodo li laboris kiel armea ataŝeo en Parizo kaj Londono. En 1935 li iĝis generalo kaj du jarojn poste — estro de la stabo. En 1940 Sănătescu gvidis rumanan delegitaron al Moskvo. En la jaroj 1941-1943 li estris la 4-an Korpuson kaj en la jaroj 1943-1944 — la 4-an Armeon.

Post la ŝtatrenverso, kiu finis la regadon de marŝalo Ion Antonescu, reĝo Mikaelo la 1-a komisiis al Sănătescu formi novan registaron. La nova ĉefministro sensukcese penis plibonigi la rilatojn kun Usono por savi Rumanion de soveta okupado. Pro kreskanta suspekto de Josif Stalin pri lia agado li estis devigita rezigni el la posteno la 2-an de decembro de la sama jaro. En 1947 li mortis pro kancero kaj estis entombigita kun plena soldata honorigo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]