Cordillera de Talamanca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akvofalo en Kostariko.

Cordillera de Talamanca, Esperantigite Talamanko, estas montaro kiu troviĝas je la landlimo inter Kostariko kaj Panamo. Multo de la areo estas inkludita en la Internacia Parko La Amistad, kiu ankaŭ apartenas al ambaŭ landoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Tiu montaro ampleksas la plej altajn pintojn de Kostariko kaj Panamo: Cerro Chirripó kun 3 819 m, kaj la pli atingebla alta pinto, Cerro de la Muerte. Multo de la karibaj areoj de la montaro ankoraŭ estas neesplorataj.

La montaro estas kovrita de la Talamankaj montaraj arbaroj ĝis altitudoj de ĉirkaŭ 3 000 m. Super altitudoj de 1,800 m la arbaroj estas dominataj de grandaj kverkoj (Quercus costaricensis). Super 3,000 m, la arbaroj transiras al enklavoj de sub-paramo, speco de arbustetaro superregata de arbustaro kaj nana bambuo de Chusquea, super altitudo de 3,400 m ili estiĝas Kostarikaj paramoj, tropika montara herbejo. La sub-parama kaj parama vegetaĵaro suferas de regula nokta frosto, temperaturoj je 3,200 m atingante −5 . La regiono funde estas studita de paleolimnologoj por rekonstrui la ŝanĝojn pri klimato, vegetaĵaro kaj frekvenco de incendioj.

La montaro havas tutmondan gravecon kiel centro de endemioj por multaj plantaj kaj bestaj kladoj kaj kiel biotopo por multaj grandaj mamuloj ( Tapirus bairdii , pumo, jaguaro ) kaj birdoj kiuj nuntempe estas tre minacataj en multo de siaj arealoj.

Talamanko kun centre la pinto Cerro Chirripó.

Koordinatoj: 9° 30′ N 83° 40′ U / 9.500 °N, 83.667 °U / 9.500; -83.667 (mapo)