Craig Huxley
Aspekto
Craig Huxley | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Craig Huxley | ||
Naskonomo | Craig Hundley | |
Naskiĝo | 22-an de novembro 1954 (69-jaraĝa) en Holivudo | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Usono vd | |
Alma mater | Grant High School (en) vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Craig Huxley vd | |
Okupo | komponisto filmproduktoro televida aktoro aktoro DJ producer (en) vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Craig HUXLEY (naskita Craig Hundley; la 22-an de novembro 1954) estas premiita usona televida kaj dokumentfilma produktoro, kaj muzikisto. Li komencis sian karieron kiel infana aktoro en la 1960-aj jaroj.
Kiel infano li aperis en televidserioj kiel Star Trek, Bewitched kaj The Beverly Hillbillies.
Kiam li estis 14-jaraĝa li kreis la ĵazbandon The Craig Hundley Trio kaj komencis sian muzikan karieron. Li muzikigis filmojn kiel The Color Purple, ET kaj Dead Poets Society. Poste li laboris kun Stevie Wonder kaj Earth, Wind & Fire. En 1984 li fondis la kompanion The Enterprise Interactive ĉe kiu li daŭre produktis kaj kreis ene de sia propra studio, dum dek jaroj komponante muzikon por 17 epizodoj de Knots Landing, kun Jerry Immel.