The Beverly Hillbillies

El Vikipedio, la libera enciklopedio


The Beverly Hillbillies
televida serio
Originala titolo The Beverly Hillbillies
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro American television sitcom
Aktoroj Buddy Ebsen • Irene Ryan • Donna Douglas • Max Baer, Jr. • Raymond Bailey • Nancy Kulp • Bea Benaderet • Harriet E. MacGibbon
Amplekso
Sezonoj 9
Epizodoj 274
Daŭro sen reklamoj 25
Elsendo
Elsendita 26 sep. 1962 – 23 mar. 1971
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr

The Beverly Hillbillies estas usona televidserio de situacia komedio kiu elsendiĝis de la 26-an de septembro 1962 ĝis la 7an deseptembro 1971 ĉe la CBS [1].

La serio akiris grandan popularecon dum sia elsendo, kaj ĝis hodiaŭ ĝi estas konsiderata unu el la plej spektitaj situacikomedioj en la televida historio de Usono [2]. La serio estis nomumita plurajn fojojn por gajnado de la Premio Emmy sed finfine ne gajnis ilin. En 1993, filmo bazita sur la serio estis publikigita [3].

Intriga resumo[redakti | redakti fonton]

La membroj de la Clampett-familio: Jed, lia filino Ellie Mae kaj avino "Grandma" (la patrino de Jed) estas malriĉaj kaj simplaj kamparanoj (slange kaj peĵorative nomitaj Hillbillies) kiuj vivas en simpla kabano ĉe la montoj, ĝis subite kiam Jed kuras por ĉasi manĝaĵon por la familio kun ĉaspafilo sed tiam la trafas kavon plenplena de nafto kaj ne sciis, ke li fariĝis milionulo. La naftokompanio konvinkis ilin translokiĝi al Beverly Hills, Kalifornio, al granda domego kun pago de pli ol 20 milionoj da dolaroj, kiu estis bone konservita en Beverly Hills-banko. Ili finfine jesis translokiĝi, forirante kun la malnova kamiono de la kuzo de Jed Pearl Bodine kies filo Jethro estis la ŝoforo kaj ankaŭ iĝis parto de la Clampett-familio. Ili alvenis en Beverly Hills, sed pro sia primitiva vivmaniero, ili estas konsideritaj fremduloj al la moderna mondo. Tamen ili malrapide komencis alkutimiĝi al ĝi. Ili renkontis Milburn Drysdale kiu estas ilia najbaro kaj la bankdirektoro en Beverly Hills kiu ankaŭ konservas ilian monon kaj la sekretarion de Jean Hathaway Drysdale.

Rolantaro[redakti | redakti fonton]

Ĉefaj[redakti | redakti fonton]

  • Jed Clampett (Buddy Absen) - la ĉeffiguro en la serio, saĝa, malavara kaj afabla persono. Patro en familio kiu prizorgas sian nuran filinon ekde lia edzino mortis.
  • Daisy "Grandma" Moseo (Irene Ryan) - la patrino de Jed, maljuna, malmola, kolera kaj ekstrema virino kiu abomenas la modernan mondon. Fakulo pri kuirado, purigado kaj medicino sed laŭ strangaj manieroj. Ŝi ofte plendas, ke ŝi ne havas amuzon en la vivo.
  • Ellie Mae Clampett (Donna Douglas) - la nura filino de Jed, bela knabino kiu opinias ke esti virino estas mizera, foje rifuzas porti virinvestaĵojn, amas bestojn kaj estas kolerema.
  • Jethro Bodine (Max Barr Jr.) - la filo de Pearl Bodine kaj la nevo de Jed Clampett kiu aliĝis al la familio ekde kiam ili translokiĝis al Beverly Hills. Edukita, timema knabo, la sola en sia familio kiu scipovas legi, sed relative stulta kaj ĉasanto de roboj.
  • Duko - la hundo de la Clampett-familio, ĉiam trankvila kaj deprimita.

Neĉefaj[redakti | redakti fonton]

  • Pearl Bodin (Bee Benadert) - la patrino de Jethro kiu ne ŝatas lin tre multe, estas la kuzo de Jed Clampett. Ŝi estas vidvino, kiu ŝatas poezion kaj inteligentajn kaj fraŭlajn virojn, ŝi estis la sola el siaj parencoj, kiuj ricevis superan edukon.
  • Jean Hathaway (Nancy Klump) - la sekretario de Milbin Drysdale en la banko, estas honesta kaj inteligenta virino kiu ŝatas Jethro.
  • Milburn Drysdale (Raymond Bailey) - riĉa viro kiu administras bankon en Beverly Hills kaj najbaron de la Clampett-familio, estas viro kiu iĝas stresigita tre rapide, kiu faros io ajn por feliĉigi siajn najbarojn. Li ĉiam batalas kun sia edzino Margareta.
  • Margaret Drysdale (Harriet E. McGibbon) - la riĉa kaj dorlotita edzino de Milbin, ŝi abomenas la Clampett-familion kaj ĉiam suferas de kapdoloroj. Ŝi estas virino, kiu amas homojn je alta nivelo en parolado, laboro kaj purigo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. BBC - Comedy Guide - the Beverly Hillbillies. Arkivita el la originalo je December 4, 2004.
  2. "Top 100 TV Shows of All Time". Variety (magazino). la 6an de augŭsto 2000. arkivita de la originalo la 15an de marto 2009. Altirita la 26an de julio 2018.
  3. "Hollywood To Make Movie Of Old 'Beverly Hillbillies'", Orlando Sentinel.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]