Csaba Ivánka
Csaba Ivánka | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de aprilo 1948 en Budapeŝto |
Morto | 4-an de junio 1996 (48-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 20/2-1-646 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo - aktorado (–1973) Universitato de Dramo kaj Filmo - teatra reĝisoro (–1987) |
Familio | |
Frat(in)o | Mária Ivánka-Budinsky |
Okupo | |
Okupo | aktoro reĝisoro |
Csaba Ivánka [ĉaba], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ivánka Csaba estis hungara aktoro, voĉoaktoro, reĝisoro, muzikisto. Lia fratino estis ŝakludisto Mária Ivánka.
Csaba Ivánka [1] naskiĝis la 17-an de aprilo 1948 en Budapeŝto, li mortis la 4-an de junio 1996 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Csaba Ivánka frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris aktoran diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1973. Lia ĉefinstruisto estis László Vámos. Samloke en 1987 li akiris plian reĝisoran diplomon, lia ĉefinstruisto estis Ottó Ádám. Post la unua diplomo li aliĝis al priinfana teatro, inter 1974-1981 li estis membro de Teatro Szigligeti (Szolnok). Ekde 1982 ĝis sia frua morto li estis aktoro kaj reĝisoro de Nacia Teatro (Budapeŝto). Inter 1982–1996 li komponadis kaj kantadis en muzika grupo. Li ricevis 3 premiojn inter 1986-1995. Li havis edzinon, kiu naskis 2 gefilojn.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Romeo kaj Julieta - Petro
- La Venecia Komercisto - Lanzalo Gobbo
- Somermeznokta sonĝo - Vackor
- La dresado de la megero - Lucentio
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - Lucifer (unu el la viraj ĉefroloj); sciencisto
- Ede Szigligeti: Liliomfi - Szellemfi
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Neurock (2001)
- Főúr, írja a többihez! (1990)
- A hét varázsdoboz (1985)
- Giordano Bruno megkísértése (1973)
Elektitaj reĝisoraĵoj
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare: Otelo
- Sándor Petőfi: A helység kalapácsa
- Sándor Bródy: A tanítónő
Dubladaj roloj
[redakti | redakti fonton]- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Ray Baker kaj aliaj [2]
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- premio "Ivánka Csaba" fondita en 2000