Csaba Paizs
Csaba Paizs | |
---|---|
Csaba Paizs | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de aprilo 1969 (55-jaraĝa) en Târgu Mureș |
Ŝtataneco | Rumanio |
Alma mater | Universitatea Babeș-Bolyai |
Okupo | |
Okupo | kemia inĝeniero • scienca esploristo |
Csaba Paizs [ĉaba pajĵ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Paizs Csaba estas rumania hungara kemiisto, altlerneja instruisto, ekstera membro de Hungara Scienca Akademio (2022).
Csaba Paizs[1] naskiĝis la 1-an de aprilo 1969 en Târgu Mureș.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Csaba Paizs apartenis al la hungara minoritato de la lando. Li akiris kemiistan diplomon en Universitato Babeș-Bolyai en 1994, en la sekva jaro majstran diplomon. Inter 1995–1998 li estis praktikanto, inter 1998–1999 asistanto, inter 1999–2007 lektoro, inter 2007-2015 docento, poste profesoro en la universitato. Intertempe li doktoriĝis (Ph.D.) en 2001, lia habilitiĝo okazis en 2012. Inter 2003-2005 li studvojaĝis en Karlsruhe helpe de stipendio. Li ricevis hungarajn premiojn en 2007 kaj 2012.
Liaj libroj (ĉiam kunaŭtoro)[redakti | redakti fonton]
- Aplicații pentru laboratorul de biochimie (2006)
- Biotransformări în sinteza organică (2006)
- Bioprocese pentru obținerea medicamentelor și intermediarilor (2007)
- Insights in Pure and Applied Biocatalysis (2015)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- membiografio hungare kun foto
- biografio hungare kun foto (legebla pli malsupre)
- aprezo kun foto (legebla pli malsupre)
- datenoj kun foto
- biografio angle