Saltu al enhavo

Cuegle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cuegle
monstro
Informoj
vdr

Cuegle [kŭegle] estas mita estaĵo de la kantabra mitologio. Ili marŝas per du piedoj kaj havas kvazaŭ-homan formon. Ties haŭto estas nigra, en ties brakoj estas nek manoj nek fringroj, en ties buŝo estas kvin vicoj el dentoj, kaj en ties kapo estas misforma korno kaj tri okuloj (verda, ruĝa kaj blua).[1] Malgraŭ ties malgrandeco, ili estas tre fortaj.[2] Ili atakas brutojn kaj ili estas fifamaj pro tio, ke ili forrabas bebojn el lulilo. Oni povas protekti bebon kontraŭ ili se oni metas en lulilon lignon el kverko aŭ foliojn el ilekso, kio repuŝas ilin.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Cuegle. Encyclopedia Mythica. Arkivita el la originalo je 2007-07-13. Alirita 2007-04-03.
  2. Monstruos y Seres Malignos. Cantabria Joven. Arkivita el la originalo je 2007-04-12. Alirita 2007-04-03.