Curd Jürgens
Curd Jürgens | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Curd Gustav Andreas Gottlieb Franz Jürgens |
Naskiĝo | 13-an de decembro 1915 en Solln |
Morto | 18-an de junio 1982 (66-jaraĝa) en Vieno |
Mortokialo | Korinfarkto |
Tombo | Centra Tombejo de Vieno, Gruppe 32C, Nummer 54 |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio Aŭstrio |
Familio | |
Patro | Curd Jürgens (en) |
Edz(in)o | nekonata valoro (1978–1982) nekonata valoro (1958–1977) Eva Bartok (1955–1956) Judith Holzmeister (en) (1947–1955) nekonata valoro (1937–1947) |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro aktoro voĉaktoro filmaktoro teatra aktoro televida aktoro |
Curd Gustav Andreas Gottlieb Franz Jürgens [kud jigens], pli konata nur kiel Curd Jürgens aŭ Curd Jurgens, kiam enlistigita en anglalingvaj filmoj (naskiĝis je la 13-a de decembro 1915, en Munkeno, kaj mortis je la 18-a de junio 1982, en Vieno), estis germana-aŭstra aktoro de germana-franca deveno.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Curd Jürgens naskiĝis je la 13-a de decembro 1915, en Munkeno. Lia familio transloĝiĝis al Berlino en 1925, kiam li havis dek jarojn. Lian aktoran karieron li komencis en berlina teatro. Jam ekde 1935 li aperis en iuj filmoj, sed dum longa tempo nur en epizodaj roloj. En 1941 li transloĝiĝis al Vieno por labori en la renoma Burgtheater kaj en 1945 li gajnis aŭstran civitanecon.
Jürgens famiĝis en 1955 pro la ĉefrolo en Des Teufels General, dramo de Carl Zuckmayer. Post tiu ĉi sukceso li tuj fariĝis internacie renoma kinaktoro, kiu tamen neniam plene neglektis la teatran laboron.
Curd Jürgens, kiu ankaŭ elprovis sin kiel aŭtoro kaj reĝisoro, mortis je la 18-a de junio 1982 en Vieno.
Filmoj
[redakti | redakti fonton]- Des Teufels General (Germanio, 1955)
- Et Dieu… créa la femme (Francio, 1956)
- The Inn of the Sixth Happiness (Usono, 1958)
- Me and the Colonel (Usono, 1958)
- Schachnovelle (Germanio, 1960)