Curtiss P-40 Warhawk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Curtiss P-40 Warhawk
Curtiss P-40E Warhawk en Nacia Muzeo de USAF, 2005.
Curtiss P-40E Warhawk en Nacia Muzeo de USAF, 2005.
Tipo: Ĉasaviadilo
Fabrikanto: Curtiss
Unua flugo: 14-an de oktobro 1938
Enkonduko: 1940
en Usona Armea Aerforto (USAAF)
Uzanto: Usona Armea Aerforto (USAAF)
Reĝa Aerarmeo (RAF)
Reĝa Aŭstralia Aerarmeo (RAAF)
Reĝa Kanada Aerarmeo (RCAF)
Produktperiodo: 1939-1944
Produktkvanto: 13,738
vdr

La Curtiss P-40 Warhawk estas Usona ĉasaviadilo kiun oni uzis dum la Dua Mondmilito. Unue ellaboriĝis kiel pliboniĝita modelo de Curtiss P-36 Hawk, malfrue adaptiĝis en Reĝa Aerarmeo kaj Usona Aerarmeo.

Dum la milito, pluraj aliancanaj aerarmeoj operaciis P-40 en ĉiuj frontoj en Eŭropo, Azio kaj Pacifiko. La P-40 batalis kontraŭ la aksaj ĉasaviadiloj kaj naskigis plurajn venkojn el deserta fronto en ĉiuj frontoj. P-40 estis kolona ĉasaviadilo de aliancana aerpovo dum la milito, kune kun Hawker Hurricane de Brito.

Historio[redakti | redakti fonton]

P-40 estas prilaborita por plibonigi ĉasaviadilon Curtiss P-36 Hawk, kiuj estis uzataj en Francio. Originale la Franca Aerarmeo mendis P-40 por anstataŭi ĝiajn P-36, tamen post la Nazia Okupado de Francio en 1940, La originala mendo de P-40 transiris al Reĝa Aerarmeo (RAF). RAF nomigis P-40 Tomahawk, kiu nomigas fruan version de P-40.

La P-40B (Tomahawk IIA) kaj P-40C unue estis introduiktaj en Usona Armea Aerforto kaj Reĝa Aerarmeo. P-40 partoprenis en la batalo, Nord-Afrika Kampanio. Kiel la subtenanta ĉasavaidilo de aliancanaj aerarmeoj, P-40 batalis kontraŭ germanaj kaj japanaj ĉasaviadiloj kiel Messerschmitt Bf 109 kaj Mitsubishi A6M. Pro la rendimento de Alison motoro, P-40 superis en malalta rapideco. Speciale en Ĉina fronto, la usona volonta ĉasaviadila flugogrupo "Flugantaj tigroj" aktive operaciis kaj interkaptis japanajn ĉasaviadilojn kun P-40. En Nord-Afriko, La Deserta Aerarmeo operaciis P-40 por grunda atako kaj poste subtenis la terarmean operacon en batalo apud El-Alamein kaj Operaco Torĉo, parte kontribuis al la strategia venko de aliancanaj fortoj en Nord-Afriko.

La novaj modeloj kiel P-40F kaj P-40L (La postaj modeloj nomiĝis kiel Warhawk.)estis ellaboritaj en mezo de milito, sed la apero de novaj ĉasaviadiloj kiel P-38, P-47 kaj P-51 malkreskis la neseceson de aviadilo. La produktado de P-40 haltiĝis en 1944. La lasta P-40 estis retiriĝita en 1958, el Brazilia Aerarmeo.

Variantoj[redakti | redakti fonton]

  • P-40 : Unua produkta modelo.
  • P-40B Tomahawk IIA / P-40C Tomahawk IIB : Revizita versio de P-40. Frua versio de P-40 serioj.
  • P-40D : Modifiĝita versio de P-40.
  • P-40E : Pliboniĝita versio de P-40D.
  • P-40F / P-40L : Versio kun povejo Packard V-1650 Merlin.
  • P-40K : P-40L Versio kun Allison-motoro.
  • P-40M : Versio kun povejo Allison V-1710-81.
  • P-40N : Pliboniĝita versio de P-40M. Fina produktita modelo.

Teknikaĵo[redakti | redakti fonton]

Diametroj
P-40E
Longo 9.68m (31.67ft)
Alto 3.76m (12.33ft)
Enverguro 11.38m (37.33ft)
Povumo
Povejo Allison V-1730-39
Maksimuma rapido 580km/h (310kn, 360mph)
Flugdistanco 1,100km (650mi)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]