North American P-51 Mustang

El Vikipedio, la libera enciklopedio
North American P-51 Mustang
Tipo: Ĉasaviadilo
Fabrikanto: North American
Unua flugo: 26-an de oktobro 1940
Enkonduko: 15-an de januaro 1942
en Reĝa Aerarmeo
Uzanto: Usonaj armeaj aerkorpoj (1943-1957)
Reĝa Aerarmeo (1942-1947)
Reĝa Aŭstralia Aerarmeo (1944-1960)
Produktperiodo: 1942-1948
Produktkvanto: 15,875
vdr

La North American P-51 Mustang (P-51) estas usona piŝtmotora ĉasaviadilo.

P-51 estas ĉefa usona ĉasaviadilo dum la dua mondmilito, kiu batalis en Eŭropo kaj Pacifiko. P-51 estas ofte rekonata la plej supera usona piŝtmotora ĉasaviadilo en dua mondmilito.

Historio[redakti | redakti fonton]

P-51 Mustang

En aprilo 1940, La delegatoj de Reĝa Aerarmeo venis al Usono por aĉeti novajn ĉasaviadilojn kontraŭ germanaj militaviadiloj. Reĝa Aerarmeo interesis pri Curtiss P-40, usona ĉasaviadilo, sed fabriko de Curtiss-Wright ne eblis plenumi produktadon laŭ Reĝa aerarmeo deziris. North American proponis novan ĉasaviadilon kun Alison V-1710 motoro. La prototipo NX-73A estis prilaborita en septembro 1940. Ĉasaviadilo ricevis nomon "Mustang" el Reĝa Aerarmeo kaj komencis servon en 1942. Reĝa aerarmeo operaciis P-51 en skoltoperaciado kaj grundatakaj misioj.

La usonaj armeaj aerkorpusoj unue operaciis P-51 en Nordafrika operaciado. P-51A de USAAF partoprenis en grundatakaj misioj. En oktobro 1942, la testa piloto de Rolls-Royce proponis uzi Rolls-Royce Merlin motoron de Spitfire Mk IX. Post la testa flugo, la rendimento de P-51 estis pliboniĝita danke al motora rendimento.

En 1943, USAAF mendis P-51 por eskorti bombaviadilojn. Tiutempe Usonaj armeaj aerkorpoj bezonis novan ĉasaviadilon por eskorti bombaviadilojn kiel B-17. Antaŭe la apero de P-51, usonaj bombaviadiloj flugis en eŭropo sen eskorto de ĉasaviadiloj, do germanaj ĉasaviadiloj kiel Bf 109, Fw 190 eblis interkapti bombaviadilojn. Inter 1943 kaj 1944, la perdo de bombaviadiloj estis pligrandiĝita de nova strategio de germana aerarmeo. La apero de P-51 solvis tiun problemon, eĉ gajnis suprecon sur germanaj ĉasaviadiloj kiel Bf 109. En fino de 1944, aliancanaj aerarmeoj gajnis superecon en Eŭropo.

Post la dua mondmilito, multaj aerarmeoj operaciis P-51. La Lasta batalo de P-51 okazis dum la Operaciado Power Pack en Dominika Respubliko. Lasta P-51 retiriĝis en 1984.

Variantoj[redakti | redakti fonton]

(Usona / Brita nomo)

  • NA-73X, XP-51 : Prototipo.
  • P-51 / Mustang Mk I : Unua versio kun Alison V-1710 motoro.
  • A-36 Apache : Grundataka versio de P-51. Operaciis en Nord-Afriko.
  • P-51A / Mustang Mk II : Produkta versio kun Alison V-1710 motoro.
  • P-51B, C / Mustang Mk III : Versio kun Rolls-Royce motoro.
  • P-51D / Mustang Mk IV : Modifita versio. La plej konata versio de P-51 en dua mondmilito.
  • P-51K / Mustang MK IVa : Plibonigita versio.

Specifaĵo[redakti | redakti fonton]

P-51D Mustang
Diametroj
P-51D[1]
Longo 9.83m (32ft 2.5in)
Alto 4.08m (13ft 6.7in)
Enverguro 11.28m (37ft)
Povumo
Povejo Packard V-1650-7
Maksimuma rapideco 708km/h (383kn, 440mph)
Flugdistanco 2,755km (1,650mi) kun fueltankoj

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]