Cândido Rondon
Aspekto
Cândido Rondon | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Cândido Mariano da Silva |
Naskiĝo | 5-an de majo 1865 en Santo Antônio de Leverger, Brazila Imperio |
Morto | 19-an de januaro 1958 (92-jaraĝa) en Rio-de-Ĵanejro |
Tombo | Cemitério de São João Batista (en) |
Lingvoj | brazilportugala • portugala |
Ŝtataneco | Brazilo |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | esploristo inĝeniero militisto sertanista (en) diplomato marŝalo |
Cândido Mariano de Silva Rondon aŭ marŝalo Rondon (naskiĝis la 5-an de majo 1865, mortis la 19-an de januaro 1958) estis brazila armea oficiro, kiu plej famiĝis pro sia esplorado de Mato-Groso kaj la okcidenta Amazona Baseno kaj pro sia dumviva subteno de brazilaj indiĝenoj. Li estis la unua direktoro de la brazila Nacia Indiana Fondaĵo (SPI/FUNAI) kaj apogis la kreadon de la Ŝingua Nacia Parko. La brazila subŝtato Rondonio estas nomita laŭ li. Li fariĝis marŝalo, la plej alta armea rango en Brazilo.